Miranda Richardson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miranda Richardson
Persona informo
Naskonomo Miranda Jane Richardson
Naskiĝo 3-an de marto 1958 (1958-03-03) (66-jaraĝa)
en Southport
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Bristol Old Vic Theatre School • Greenbank High School vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1979– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miranda Jane RICHARDSON (3a de Marto 1958) estas angla aktorino kiu laboris en televido, kino kaj teatro.

Gradiĝinte el Bristol Old Vic Theatre School, Richardson ekkarieris en 1979 kaj debutis en West End en 1981 per la teatraĵo Moving, antaŭ esti nomumita por la premio Olivier en 1987 kiel plej bona aktorino pro A Lie of the Mind.

Inter ŝiaj filmoj elstaras Empire of the Sun, The Crying Game, The Line, the Cross, and the Curve, The Apostle, Sleepy Hollow, Chicken Run, The Hours, Spider, The Phantom Of The Opera, Harry Potter and the Goblet of Fire, The Young Victoria, Made in Dagenham, Belle, kaj Stronger.

Produktado por televido estas Blackadder, A Dance to the Music of Time, Merlin, The Lost Prince, Gideon's Daughter,la situacia komedio The Life and Times of Vivienne Vyle, Rubicon kaj Good Omens.

Richardson estis nomumita por Oskar-premio pro Damage kaj Tom & Viv, sesfoje al premioj BAFTA, el kiuj ŝi ricevis la BAFTA pro Plej Bona Duaranga Aktorino pro Damage. Ŝi estis nomumita por sep Premioj Ora Globo, el kiuj ŝi ricevis ĝin dufoje pro Enchanted April kaj pro la televida filmo Fatherland.



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Miranda Richardson en la angla Vikipedio.