Micuko Aojama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mitsuko Coudenhove-Kalergi)
Micuko Aojama
Persona informo
Naskonomo 青山 光子
Naskiĝo 7-an de julio 1874 (1874-07-07)
en Tokio,  Japana Imperio
Morto 27-an de aŭgusto 1941 (1941-08-27) (67-jaraĝa)
en Mödling,  Aŭstrio
Tombo tombejo Hietzing en Vieno
Ŝtataneco JapanioAŭstrio
Familio
Patro Kihachi Aoyama
Patrino Tsuneko Iwata
Edz(in)o Heinrich von Coudenhove-Kalergi
Infanoj Richard Coudenhove-Kalergi • Gerolf Coudenhove • Ida Friederike Görres • Johannes Coudenhove-Kalergi
vdr

Micuko, grafino Coudenhove-Kalergi (germane Mitsuko, Gräfin von Coudenhove-Kalergi; 7-an de julio 187427-an de aŭgusto 1941), unue konata kiel Micu Aojama (青山みつ), estis post tio, kiam ŝi edziniĝis al aŭstra diplomato Heinrich Coudenhove-Kalergi en Tokio, unu el la unuaj japaninoj, kiu venis Eŭropon. Ŝi estis patrino de Richard Coudenhove-Kalergi.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en familio Aojama – en la familio de komercisto kun antikvaĵoj en Tokio. Kiam ŝi estis deksepjara, ŝi renkontis aŭstra-hungaran diplomaton Heinrich, grafo von Coudenhove (ekde la jaro 1903 Coudenhove-Kalergi). Heinrich unue okupigis ŝin en ambasadorejo kiel hejm-zorgantino, poste ili enamiĝis unu la alian. Peto pri permeso de geedziĝo estis unue malaprobita, sed pli poste konsento estis donita, kaj do la 16-an de majo 1892 ili geedziĝis en Tokio kun konsento de aŭstra kaj japana ministerioj de enlando. Pro la geedziĝo ŝi konvertiĝis al katolika kredo, baptis ŝin katolika ĉefepiskopo Pierre Osouf. En la jaro 1896 estis fare de imperiestrino Eishō akceptita en klubon de edzinoj de eksterlandaj diplomatoj (normale ŝi neniam ricevus tian atentemon, sed kiel la baronino kaj edzino de ambasadoro jes).

Ankoraŭ en Japanio al la geopo naskiĝis du infanoj. Kiam la diplomata misio de Heinrich Coudenhove-Kalergi finiĝis, ili ekvojaĝis reen Eŭropon, kie la grafo-edzo transprenis administradon de sia familia senjorujo en Poběžovice. Micuko intense klerigis sin, ŝi lernis france, germane, matematikon, geografion kaj historion. Post morto de la edzo en la jaro 1906 ŝi krom edukado de la infanoj dediĉis sin al administrado de la familia posedaĵo. Tial ŝi komencis studi ankoraŭ juron kaj ekonomikon. Post estiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1918 ŝi foriris kuun filino Olga Aŭstrion kaj ili ekloĝis en Vieno.

Ŝi jam neniam revenis Japanion, kaj kiam ŝi en la jaro 1941 mortis, ŝi estis entombigita en viena tombejo en Hietzing.

Idoj[redakti | redakti fonton]

  • Hans (1893–1967)
  • Richard (1894–1972), fondinto de Paneŭropa Unio
  • Gerolf (1896–1978), patro de ĵurnalistino Barbara kaj artisto Michael
  • Elisabeth (1898–1936)
  • Olga (1900–1976)
  • Ida Friederike Görres (1901–1971), verkistino de katolikaj romanoj
  • Karl Coudenhove-Kalergi (1903–1987), tradukisto

Memoro[redakti | redakti fonton]

Micu estas populara figureto en japana filmo. Ŝi estas ankaŭ ĉefa rolulo en komikso de mangao kun nomo Lady Mitsuko de aŭtorino Waki Yamato.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]