Moŝorin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moŝorin, serbe Мошорин, slave Mošorin, hungare Mozsor [moĵor] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Titel.

Moŝorin troviĝas en (verda) Municipo Titel en Serbio
Mapo pri municipo Titel

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Moŝorin situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 16-a jarcento. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al Osmana Imperio, ĝis 1873 al Habsburga Imperio, poste al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, al distrikto de Titel. Post Traktato de Trianon Moŝorin apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la hungara armeo reokupis la regionon. En 1942 jugoslaviaj partizanoj suferigis la loĝantaron. Sekve la hungara armeo faris razion, kie murdis 205 homojn (170 serbojn, 34 ciganojn, unusolan hungaron). Hungario enkarcerigis estrojn de la raziuloj. En 1944 Jugoslavio reokupis la regionon, partizanoj alvenis la unua, kiuj venĝis la razion. La hungaroj aŭ estis murditaj, aŭ deportiĝis. En 2002 loĝis en Moŝorin 2763 homoj, (2678 serboj (97 %), 21 ciganoj, 8 jugoslavianoj, 7 hungaroj, 5 kroatoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]