Damme (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moerkerke)
Damme
municipo
la mezepoka urba preĝejo
la mezepoka urba preĝejo
la mezepoka urba preĝejo
municipo en Belgio • urbo de Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Okcidenta Flandrio
Poŝtkodo 8340
Kodo laŭ NIS 31006
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Joachim Coens
Demografio
Loĝantaro 10 907  (januaro 2016)
Loĝdenso 121 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 15′ N, 3° 17′ O (mapo)51.253.2833333333333Koordinatoj: 51° 15′ N, 3° 17′ O (mapo) [+]
Areo 90,26 km²
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Damme (Belgio)
Damme (Belgio)
DEC
Damme
Damme
Situo de Damme en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Damme [+]
vdr

Damme estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1180. Komence de januaro 2016 ĝi havis 10 907 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Bruĝo.

Ekde 1977 la municipoj Hoeke, Lapscheure, Moerkerke, Oostkerke kaj Sijsele apartenas al Damme, la ĉefa municipo.

La eta mezepoka urbokerno altiras multajn turistojn, kiuj ekskursas tien dum vizito al la proksima same mezepoka urbo Bruĝo aŭ dum feriado ĉe la belga marbordo. Laŭ la nombro de loĝantoj, tamen la malpli historia Sijsele estas la plej granda loĝloko kaj konsidereblas la moderna centro de la municipo.

La mezepoka urbodomo
La kanalo inter Damme kaj Brugge

La mezepoka urbokerno[redakti | redakti fonton]

Ekde la mezo de la 11-a jarcento post Kristo la malprofunda maro ĉe Bruĝo pli kaj pli sekiĝis, kaj Bruĝo perdis rektan aliron al la Norda Maro. Post granda inundo konstruiĝis protekta digo. Tuj ĉe tiu digo fondiĝis la komunumo Damme, kiu dum la jaro 1169 ricevis urbajn rajtojn. Dum la mezepoko Damme estis grava havenurbo. Kanalo inter Damme kaj Bruĝo transportis multajn varojn kaj ambaŭ urboj profitis de la negoca kunlaboro. Fine de la mezepoko la mara golfo ĉe Damme ankoraŭ pli sekiĝis kaj sekve la urbo perdis negocan signifon.

La aŭtoro Charles de Coster dum la 19-a jarcento verkis romanon pri la legenda figuro Til' Strigospegulo, kaj laŭ la romano la figuro vivis en kaj ĉirkaŭ Damme. La tre populara romano kontribuis al kreo de flandra kultura identeco, kaj surbaze de ĝi Damme nuntempe prezentas sin kiel "libra urbeto": krom restoracioj kaj hoteloj en la urbocentro estas multnombraj librovendejoj, kaj regule okazas libra foiro.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la germana partnera urbo dum la lasta kvarono de la 20-a jarcento kreskis pluraj aparte engaĝitaj junaj esperantistoj, kaj dum tiu tempo la urbeto havis tre aktivan lokan grupon de Germana Esperanto-Junularo. Ankaŭ en la partnera urbo en Belgio grupo da junuloj lernis Esperanton, kaj tial la lingvo kunhelpis faciligi la interĝemelurban komunikadon (kvankam interlingvo kiel Esperanto aŭ la angla tie ne nepras: kutime la urbanoj el Belgio parolas sian lokan dialekton de la nederlanda lingvo, kaj la urbanoj el Germanio parolas platgermane - la komunikado tiel surprize bone funkcias). Post la lernejaj jaroj en Damme, la junaj lokaj esperantistoj parte translokiĝis al universitataj urboj, sed iuj daŭre havas kontaktojn al la proksima Esperanto-grupo en Bruĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Delphine Lecompte, urba poetino de Damme

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


 
Provinco Okcidenta Flandrio
flago de la provinco Okcidenta Flandrio

Alveringem | Anzegem | Ardooie | Avelgem | Beernem | Blankenberge | Bredene | Bruĝo | Damme | De Haan | De Panne | Deerlijk | Dentergem | Diksmuide | Gistel | Harelbeke | Heuvelland | Hooglede | Houthulst | Ichtegem | Ipro | Ingelmunster | Izegem | Jabbeke | Knokke-Heist | Koekelare | Koksijde | Kortemark | Kortrejko | Kuurne | Langemark-Poelkapelle | Ledegem | Lendelede | Lichtervelde | Lo-Reninge | Menen | Mesen | Meulebeke | Middelkerke | Moorslede | Nieuwpoort | Ostendo | Oostkamp | Oostrozebeke | Oudenburg | Pittem | Poperinge | Roeselare | Ruiselede | Spiere-Helkijn | Staden | Tielt | Torhout | Veurne | Vleteren | Waregem | Wervik | Wevelgem | Wielsbeke | Wingene | Zedelgem | Zonnebeke | Zuienkerke | Zwevegem

Belgio | Provincoj