Mohamed Helmi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mohamed Helmy)
Mohamed Helmi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1901 (1901-07-25)
en Ĥartumo
Morto 10-an de januaro 1982 (1982-01-10) (80-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Friedhof Heerstraße
Lingvoj arabaegipt-araba
Ŝtataneco Egiptio
Memorigilo Mohamed Helmi
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Mohamed Helmy, ankaŭ Mohamed Helmi (arabe محمد حلمي‎, hebree מוחמד חילמי‎; naskiĝis la 25-an de julio 1901 en Ĥartumo; mortis la 10-an de januaro 1982 en Berlino) estis egipta kuracisto kiu laboris en Germanio kaj kiu ebligis, ke pluraj judoj kaj aliaj persekutitaj homoj travivis kaŝe en Berlino dum la nazia epoko.

Heroa agnosko[redakti | redakti fonton]

Li estis honorita en 2013 de Yad Vaŝem kiel Justulo inter la popoloj[1],[2], ĝis nun la sola egipto inter ĉirkaŭ 70 islamanoj[3].

Dum ceremonio la 20-an de januaro 2015 en Berlino, la egipta ambasadoro rimarkis la "noblan faron de Helmi", sed ne kuraĝis akcepti la medalon, ĉar Helmi agis laŭ siaj konvinkoj, kaj ne nome de la registaro. Malproksimaj parencoj en Kairo rifuzis akcepti la premion, kvankam judismo kaj judoj estas respektataj. Grandnevino de Helmy komentis:

" Se iu alia lando decidos honori la memoron de Helmy, ni ĝojos pri tio, sed ne Israelo ". “Helmy helpis multajn homojn, sendepende de ilia religio. Hodiaŭ Israelo memorigas lin ĝuste pro la savo de la judoj. Ĉi tio ne pravigas lian pozicion kaj lian vivoverkon "[4].

Yad Vaŝem bedaŭris ĉi tiun decidon kaj daŭre serĉis la familion de Helmi por doni la premion. La 26-an de oktobro 2017, finfine, diplomo kaj medalo estis donacitaj en Berlino al Nasser Kotbi, la pranevo de la egipta kuracisto.

En 1962, la Berlina Senato donis al Helmi la titolon de heroo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (de) Ronen Steinke: Der Muslim und die Jüdin. Die Geschichte einer Rettung in Berlin (La islamano kaj la judino. La historio pri savo en Berlino). Berlin Verlag, Berlino 2017, ISBN 978-3-8270-1351-4 .
  • (de) Igal Avidan / Helmut Kuhn: Mod Helmy. Wie ein arabischer Arzt in Berlin Juden vor der Gestapo rettete Mod Helmy.(Kiel araba kuracisto en Berlino savis judojn de Gestapo), dtv, Munkeno 2017, ISBN 978-3-423-28146-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Egyptian Doctor Recognized as Righteous Among the Nations by Yad Vashem, Gazetara komuniko de Yad Vashem de la 30-a de septembro 2013.
  2. Mohamed Helmy en la retejo de Yad Vashem
  3. (en) First Arab to finally receive Israeli honor as Holocaust hero, Arutz Sheva, la 25-an de oktobro 2017.
  4. (de) Steinke, Ronen. Wie ein Muslim eine Jüdin vor den Nazis rettete, Süddeutsche.de, la 9-an de januaro 2019.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

D-ro Mohamed Helmi kaj Frieda Szturmann - Savita de egipto en Berlino en la retejo Yad Vashem