Mohsen Maĥmalbaf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mohsen makhmalbaf.jpg

Mohsen Maĥmalbaf, perse: محسن مخملباف, unu el la plej kreivaj reĝisoroj kaj verkistoj de Irano, kies filmoj dum la lastaj dek jaroj pli ol 1000 fojojn prezentiĝis en la internaciaj filmfestivaloj, ĝis la jaro 2002 gajnis 26 internaciajn premiojn. Li naskiĝis en malriĉa familio sude de Tehrano en 1957.

Li deviĝis labori ekde kiam li aĝis nur ok jarojn kaj ĝis 17-jariĝo li ŝanĝis sian laboron 13-foje. Antaŭ la islama revolucio en Irano, li aktivis politike sekve de kio enkarceriĝis dum pli ol 4 jaroj, kaj povis elkarceriĝi nur sekve de la revolucio. Post la revolucio li forlasis politikon, ĉar li jam kredis ke la ĉefa problemo en Irano estas kultura. Do li komencis verkadon kaj film-produktadon. Ĝis nun li publikigis 27 librojn multaj el kiuj jam tradukĝis en pli ol dek lingvojn. Iuj el liaj filmoj surekraniĝis en pli ol 40 landoj.

Dum la lastaj kvin jaroj li ankaŭ instruis kinon i.a. al siaj familianoj, kiuj reĝisoris 6 filmojn. Kiel ekzemplo, Marzije Meŝkini, lia edzino, povis gajni 13 internaciajn premiojn pro sia filmo Tago Kiam Mi Viriniĝis. Kaj lia filino, Samira sukcesis gajni la Ĵurian Premion en Cannes (Kan) film-festivalo en Francio, 2000. Pro lia produktiva instrumaniero, Universitato de Bostono en Usono donis al li sian Specialan Premion en la jaro 2000.

Maĥmalbaf ankaŭ fondis neregistaran organizon por alfabetigi afganajn infanojn kaj pere de ŝanĝoj en iranaj leĝoj sekve de liaj klopodoj, li sukcesis alfabetigi dekmilojn da afganaj infanoj enmigrintaj Iranon. Nun li kun sia familio loĝas en Kabolo, ĉefurbo de Afganio. Li konstruigas lernejojn kaj hospitalojn tie kaj helpas afganan reĝisoron en produkto de filmo. Ankaŭ Samira reĝisoris filmon tie nomata "Posttagmeze je la 5a".

Liaj Filmoj (verkis scenaron kaj reĝisoris)[redakti | redakti fonton]

  • Bojkoto (1985)
  • La Strat-vendisto (1986)
  • La Biciklisto (1987)
  • Geedziĝo de Bonuloj (1988)
  • Vico de Enamiĝo (1990)
  • La Noktoj de Zajande-rudo (1990)
  • Naser-ed-din-Ŝaho, Kin-aktoro (1991)
  • Aktoro (1992)
  • Saluton Kino (1994)
  • Gabeo* (1995)
  • Pano kaj Florujo (1995)
  • La Silento (1997) Bv. vd. malsupre por intervjuo pri tiu ĉi filmo
  • Testo de Demoktatio (1999), kun Farroĥ-jar
  • Vojaĝo al Gandeharo (2000)

Liaj Malpermesataj Filmoj en Irano[redakti | redakti fonton]

  • Vico de Enamiĝo (1990), de post 1990
  • La Noktoj de Zajande-rudo (1990), de post 1990
  • Pano kaj Florujo (1995), de 1995 ĝis 1997
  • La Silento (1997), de 1997 ĝis 2000, Bv. vd. malsupre por intervjuo kun li pri tiu ĉi filmo
  • Naser-ed-din-Ŝaho, Kin-aktoro (1991), 1992 ĝis 1993

Filmoj, en kiuj li aperis (rolante sin mem)[redakti | redakti fonton]

  • Geedziĝo de Bonuloj (1988), fare de li
  • Unua Plano (1988), fare de Abbas Kiarostami
  • Saluton Kino (1994), fare de li
  • Pano kaj Florujo (1995), fare de li
  • Testo de Demoktatio (1999), fare de li kaj Farroĥ-jar

Intervjuo kun li pri lia filmo La Silento[redakti | redakti fonton]

Vidi kaj ne Vidi
Diferencoj inter Mondorigardoj de Orientanoj kaj Okcidentanoj

Intervjuo kun Mohsen Maĥmalbaf, irana reĝisoro kaj verkisto

Pri la intervjuo
Messon, el Franca televido, kanalo 5, havis 16-minutan intervjuon kun Mohsen Maĥmalbaf en 1998 en Venecio pri unu el liaj filmoj nomata La Silento. En 2000, oni faris dokumentan filmon el tiu ĉi intervjuo aldonante al ties komenco kaj fino du planojn el La Silento, nomis ĝin La Fermitaj Okuloj de Mohsen Maĥmalbaf, kaj sendis ĝin al internaciaj film-festivaloj, el Francio.
Ĉi intervjuo, i.a. klarigas pri mondorigardo – aŭ eble, kiel vi vidos, mondoaŭskulto! - de orientaj kaj okcidentaj homoj, temo kiu plejeble povus interesi E-istojn en la tuta mondo!
La Intervjuo

Messon: Ĉu vi bonvolus depreni viajn okulvitrojn?

Maĥmalbaf: Jes. (Li deprenas la okulvitrojn.)

Messon: Ĉu vi bonvolus fermi viajn okulojn?

Maĥmalbaf: Jes. (Li fermas la okulojn, sed palpebrumetas.)

Messon: Bonvole tenu la okulojn fermitaj dum la intervjuo. Nun, kion vi aŭdas?

Maĥmalbaf: Nun mi aŭdas marsonon. Marondan muzikon kaj babilvoĉon de homoj, similan al paseraj pepadoj. Fakte muzikan kunmetaĵon de homa interparolo kaj la naturo. La delikatan zefirsonon, kaj mi sentas min atendanta pri okazaĵo nekonata.

Messon: Ĉu vi atendas iun okazaĵon?

Maĥmakbaf: Naturan okazaĵon, kiel ekpluvon. Kiam oni fermas la okulojn, la naturo pli ĉeestas. Kiam pluvas, kvazaŭ la naturo ploras, kaj poste, kvazaŭ ties tristo foriras kaj ĝojo ĝia komenciĝas. Sed, kiam oni malfermas la okulojn, oni ne povas tiom ĉi elsenti la naturon. Kiam onies okuloj ovratas, la mondo ne tiel misteroplenas.

Messon: Ĉu tiu ĉi ekzerco, kion mi nun faras kun vi, similas al tio, kion vi plenumis kun via aktoro?

Maĥmalbaf: Dum du semnajnoj, ni kovris la okulojn de la aktoro kaj promenigis lin sur stratoj. Sekve, iompostiome, ni petis lin ke li mem tenu la okulojn fermataj kaj vojiru. Unue, li zorgegis ne terenfali, poste lernetadis vojiri senokule. Mi ne volis ke li surmetu okulvitrojn tiel ke ni konjektu li blindas. Laŭ mi tiu ĉi knabo estis vere bona aktoro, ĉar li estis almozpetanto. Preskaŭ ĉiuj almozpetantoj estas bonaj aktoroj. Por ke ili scipovas kiel ludi kompatindan rolon kaj tiel kompatigi la korojn de siaj spektantoj. Ĉi tiel la knabo et-ete lernis utiligi siajn orelojn anstataŭ la okulojn. Tiu, kiu fermas la okulojn, fariĝas kiel pensemulo, ĉar fakte li ade estas ‘’pensanta’’ pri sonoj. Fakte li estas interpretanta la aŭditajn signojn kaj neniam atingas certecon pri la aŭdata mondo. Tiu, kiu vidas per siaj okuloj, supozas kion li vidas, estas sam-tio, kion li vidis. Homo, kiu nur aŭdas, pli pensas pri tio ke ĉu vero estas tio, tio ĉi aŭ … alio? Do li ekkonos ĝin perspektive kaj relativece. Homo, kiu vidas, probable ne tre interpretemas kaj kion ajn li vidas, li pensas estas tio, kio ekzistas. Iujn tempojn, okulo kvazaŭ senmisterigas la mondon. Ĉiuj fikciaj kaj timigaj filmoj bone utiligas la sonojn. Surrealismo de sono pli abundas. Fakte ankaŭ miziko entenas pli da misteroj, ĉar niaj oreloj aŭdas kaj nia menso kompletigas ĝin. Se ies domposedanto venu al li kaj postulu la lupagon, tio ne estas tiom stranga, kiom estus severaj pordofrapoj de la domposedanto minacantaj lin: da, da, da, dam (1).

Messon: Kiam la okuloj fermatas, ĉu tio povas iel aludi al cenzuro?

Maĥmalbaf: Jes, povas esti. Kiam filmoj cenzuriĝas, tio signifas ke la popolo estas aldirita ke ili fermu siajn okulojn al iuj aferoj. Sam-tial, kompreneble en iuj okazoj, popola fantaziivo kreskas pli alten. Ekzemple pri sekso, en socioj, kie virinoj estas pli kovritaj, saksa fantazio soras pli alten. Finfine, vidi kaj ne vidi estas du (diversaj) vivmanieroj. En multaj okazoj kiam io videbliĝas, mistero de ĝi finiĝas. Ankaŭ en multaj okazoj kiam io vidiĝas, havigas novan misteron al si. Eble oni povas diri ke oriento vivis pli orele, kaj aŭdis poemon, dum okcidento vivis pli okule, kaj vidis bildon. Historio de pentrado, estas historio de okcidento. Ekzemple en irana kino, dialogo havas tre gravan rolon por iranaj spektantoj. Ĉar irana popolo alkutimiĝis ĉiam orele aŭdi la veron. Irana popolo ĉiam aŭskultinatas paroladon. Ni ne havas pentradhistorion, krom mallongan tempon, dum kiu ni praktikis miniaturon. Nun, irana kino estas komencanta ankaŭ iranan bildhistorion. Ĝis nun ni spertis bildon nur vorte kaj tra niaj poemoj. Tion, kion ni devus vidi, ni diris kaj aŭdis. Kiel ekzemplo, iu poemo de Hafezo tekstas jene:

Verdfarmon la ĉielan vidis mi kaj la rikoltileskan novlunon,
Mi eke rememoris kion mi mem plantis kaj la rikoltotempon.

Do li similigis la ĉielon al iu verda ebenaĵo, kiun la falĉilet-forma luno rikoltopretas (2).

Messon: Nun irana kino rekoniĝas kiel moda kino en la okcidento.

Maĥmalbaf: Eble nuntempe ĝi estas modo, sed mi pensas ke ĝi estas pli ol modo, fakte ĝi estas ondo. Samkiel la itala neorealismo estis ondo, kaj samkiel la franca novondo estis ondo, kaj iliaj efikoj sur la mondan kinon daŭros porĉiame, ankaŭ irana kino estas ondo kaj efikas la mondan kinon. La irana kino pro ĝia realismo, iel similas al la itala neorealisma kino. Sed ĝi pli dependas de irana poezio kaj kvankam, kiel ĉiu alia realisma verko, ties piedoj surestas la teron, tamen pere de poezia fantazio ankaŭ ligiĝas al la ĉielo. Kia ajn, irana kino, estas bildo, kiun orienta homo povas prezenti al hodiaŭa mondo.

Messon: Nun mi volas diri al vi malfermi la okulojn, kaj tuj post kiam vi malfermis ilin, klarigi vian senton.

Maĥmalbaf: (Li ne malfermas siajn okulojn, kaj fermokule parolas.) Ne tiel necesas malfermi miajn okulojn, onin plaĉas daŭrigi okulfermadon kaj tio estas alkutimiĝo, kio trafas tiujn, kiuj estas diritaj fermi siajn okulojn; iomet-post-iomete oni alkitimiĝas plezuri spertatan cenzuriĝon. Post tio, cenzuro, kio estas politika problemo, malrapide transformiĝas en memcenzuron, kio estas problemo kultura.

Messon: Dum kiam mi estis intervjuanta vin, mi mem provis fermi miajn okulojn, sed mi ne povis daŭrigi tion longe.

Maĥmalbaf: Por ke la okcidento vivas ovrokule. Okcidentaj homoj estas ekstrovertaj kaj forte bezonas al okuloj, sed oriento memorigas min pri Budho. Tiu, kiu fermante la okulojn kaj metante la manojn surkape, kvazaŭ estas pensanta pri sia interna mondo di-ece. Ĝuste kiel embrio, kiu scias nenion pri la mondo ekster si, kaj por kiu ĉio en la mondo limiĝas nur al mondeto de ĝi mem. (Maĥmalbaf eke malfermas siajn okulojn.) Eble oriento bezonas malfermi siajn okulojn. (Li denove fermas la okulojn.) kaj okcidento bezonas fermi siajn okulojn por iom da tempo kaj aŭskulti al voĉoj, kiuj venas el oriento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

(1) En multaj scenoj de La Silento, oni aŭdas la komencajn bategojn de Bethovena 5a simfonio: "da, da, da, dam" i.a. ankaŭ kiam la domposedanto tiel frapas la pordon al la malriĉa familio de la blinda knabo.

(2) Kaj la duarigarda senco de la versaĵo povus esti: kiam mi ekvidis la ĉielan verdan farmon (tiun ĉi mondon, kie miaj faroj plantiĝas) kaj la falĉiletforman novlunon (kaj la morton kaj la Tagon de la Lasta juĝo), mi ekmemoris pri tio, kion mi mem jam plantis (kion mi plenumis en tiu ĉi mondo) kaj rikolto-tempon (kaj kion mi sekve rikoltos en postmorta mondo).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo unue aperis en Irana Esperantisto: Vidi kaj ne Vidi, fare de A.R. Mamduhi, N-ro 3, Jaro 2, Printempo 2003, 32 p., p. 3-5. Jen ties fontoj:

1- Perslingva libro: Didan va Nadidan (Vidi kaj ne Vidi), Mohsen Maĥmalbaf, Tehrano: Nej-eldonejo, 2002, 408 p.

2- http://www.makhmalbaf.com