Mokbirdo
Mokbirdo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genera
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Mokbirdoj estas grupo de amerikaj paseroformaj birdoj de la familio mimidae. Plej konata pro ilia kapablo kantŝajnigi aliajn birdojn, ofte laŭte kaj kun rapida ŝanĝebleco. Mokbirdoj ankaŭ famas kiel batalemaj defendantoj de siaj nestoj. Kaj inseksaj kaj virseksaj mokbirdoj atakas kaj ŝajnplonĝatakas sur hejmaj kaj sovaĝaj katoj, hundoj, korvoj, aŭ eĉ homoj kiuj alproksimas sian neston. Defendiloj estas forta voĉado kaj adolto ŝajnante vundito surtera allogante ĉasanton for de nesto.
Plejmulto de specoj estas tropika, sed la Norda mokbirdo troviĝas en Usono kaj Kanado. Estas ĉirkaŭ 17 specioj en tri genroj.
Specioj laŭ taksonomio
[redakti | redakti fonton]Genro Mimus - oftaj mokbirdoj:
- Brundorsa mokbirdo, Mimus dorsalis
- Bahama mokbirdo, Mimus gundlachii
- Longvosta mokbirdo, Mimus longicaudatus
- Patagona mokbirdo, Mimus patagonicus [1]
- Ĉilia mokbirdo, Mimus thenca
- Blankzona mokbirdo, Mimus triurus
- Norda mokbirdo, Mimus polyglottos
- Sokora mokbirdo, Mimus graysoni - antaŭe en Mimodes
- Tropika mokbirdo, Mimus gilvus, ankaŭ konata kiel Nadian Mockenotis al Bangladeŝanoj
- Helbrova mokbirdo, Mimus saturninus
- Grandbeka mokbirdo aŭ Mokbirdo de San Andrés, Mimus magnirostris
Genro Nesomimus - Galapagaj mokbirdoj (4 specioj)
- Kapuĉa mokbirdo, Mimus macdonaldi
- Galapaga mokbirdo, Mimus parvulus
- Floreana mokbirdo, Mimus trifasciatus (tre rara)
- Sanktakristofora mokbirdo, Mimus melanotis
Genro Melanotis - bluaj mokbirdoj
- Blua mokbirdo, Melanotis caerulescens
- Blublanka mokbirdo, Melanotis hypoleucus
Darwin kaj mokbirdoj
[redakti | redakti fonton]Kiam la Dua vojaĝo de HMS Beagle vizitis la Galapagojn septembre al oktobro de 1835, la naturalisto Charles Darwin notis, ke la mokbirdo Mimus thenca diferenciĝas el insulo al insuloa, kaj estis ŝajne tre rilata al la mokbirdoj de la sudamerika kontinento. Preskaŭ unu jaron poste, dum verkado de siaj notoj en la revena vojaĝo li spekulaciis je tio, kun tio dirita pri la Galapaga testudo, povus subfosi la doktrinon de la stabileco de specioj. Tiu estis sia unua lasita esprimo de liaj duboj, ke specioj estas neŝanĝeblaj, kio portis lin al konvinko pri mutacio de specioj kaj de tie evoluismo.[2] Nur post la ŝipreveno al Anglio li plie konis pri la plej konataj Darvinaj fringoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Patagona Stepo
- ↑ Keynes 2001, p. xix.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Mockingbird Intelligence
- Barber, Brian R.; Martínez-Gómez, Juan E. & Peterson, A. Townsend (2004): Systematic position of the Socorro mockingbird Mimodes graysoni. J. Avian Biol. 35: 195-198. COI:10.1111/j.0908-8857.2004.03233.x (HTML resumo)
- Hunt, Jeffrey S.; Bermingham, Eldredge; & Ricklefs, Robert E. (2001): Molecular systematics and biogeography of Antillean thrashers, tremblers, and mockingbirds (Aves: Mimidae). Auk 118(1): 35–55. DOI:10.1642/0004-8038(2001)118[0035:MSABOA]2.0.CO;2 HTML plena teksto senbilda Arkivigite je 2011-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Keynes, Richard (2001), Charles Darwin's Beagle Diary, Cambridge: Cambridge University Press, (ISBN 0521003172)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (Angle)Artikolo konektante Galapagoj mokbirdaj specioj kun kontinetaj familianoj Arkivigite je 2006-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Mokbirdaj filmetoj en la Internet Bird Collection
- Fotoj Arkivigite je 2007-09-07 per la retarkivo Wayback Machine de mokbirdoj, nestoj, ovoj kaj idoj.