Mollens VS
- La mallongigo VS en Mollens VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Mollens. |
Mollens | |
---|---|
Blazono de Mollens | |
Ortschaft • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Sierre |
Koordinatoj | 46° 19′ 0″ N 7° 31′ 17″ O / 46.31667 °N, 7.52139 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 0″ N 7° 31′ 17″ O / 46.31667 °N, 7.52139 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 939 |
Areo | 32,51 km² |
Alteco | 1070 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3974 |
Komunumkodo | 6242 |
Situa mapo de Mollens | |
Mollens estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 939 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Mollens situas en la supra parto de la franclingva Suba Valezo, rekte apud la lingvolimo kun Alemanio. En nordo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la Wildstrubel-Masivo kaj la sudorienta parto de la Plaine-Morte-Glaĉero situas sur al komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mollens kaj la setlejoj Aminona, Conzor, Cordona, Laques, L'Arbiche, Le Tsablio, Les Echerts kaj Saint-Maurice-de-Laques, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 32,51 km², de kiuj 26,8% estas kovritaj de arbaro, 30,9% servas por agrikulturo kaj 3,1% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Mollens limas en nordo al Lenk en Simme-Valo (BE), en nordnordoriento al Leukerbad, en nordoriento al Varen, en oriento al Salgesch, en sudoriento al Miège, en sudo al Venthône, kaj en okcidento al Randogne.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Mollens pasas la kurboriĉa kantona ĉefvojo n-ro 208 de Sierre al Montana. Montara vojo kondukas de la vilaĝo Mollens al la turisma setlejo Aminona, de kie aertelfero kondukas al la sikregiono de la monto Petit Bovin. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 6 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Sierre. Pere de la poŝtaŭtolinioj de Sierre al Montana kaj de Sierre al Aminona la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Mollens datiĝas el la jaro 1250 kiel Molaen. Dum mezepoko Mollens apartenis al la episkopa Senjorujo Sierre. En la 15-a jarcento estis unuan fojon menciita vilaĝa komunumo. En la jaro 1683 Mollens kuniĝis kun Cordona. Mollens apartenis al la supera triono de la komunumo Noble Contrée de Sierre kaj formis memstaran komunumon ek de 1839. La komunuma domo en Mollens estis konstruita en la jaro 1656. [3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Mollens
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mollens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|