Monaĥejo Sankta Katarina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Sankta Katarina
monaĥejo [+]

Supermara alteco1 570 m [+]
Koordinatoj28° 33′ 21″ N, 33° 58′ 32″ O (mapo)28.55583055555633.975561111111Koordinatoj: 28° 33′ 21″ N, 33° 58′ 32″ O (mapo)

Monaĥejo Sankta Katarina (Egiptio)
Monaĥejo Sankta Katarina (Egiptio)
DEC
Monaĥejo Sankta Katarina
Monaĥejo Sankta Katarina
Map
Monaĥejo Sankta Katarina

Vikimedia Komunejo:  Saint Catherine Monastery, Mount Sinai [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Bildo pri siria teksto de la monaĥejo.
Ikono de Maria de Nazareto (16-a jarcento), la patrino de Jesuo, en la monaĥejo Sankta Katarina, Monto Sinajo (Egiptio).

La Monaĥejo de la TransfiguriĝoMonaĥejo de Sankta Katarina (greke: Μονὴ τῆς Ἁγίας Αἰκατερίνης) situas ĉe malfacile alirebla kanjono ĉe la Monto Sinajo, en Egiptio. Ĝi estis konstruita tie, kie laŭ la tradicio Moseo vidis la «arbetaĵon kiu flamis sen estingado». temas pri unu el la plej antikvaj monaĥejoj ankoraŭ loĝataj. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Monaĥejo de la Brulanta Arbetaĵo". Ĝi apartenas al la Ortodoksa Eklezio de la Monto Sinajo, dependanta de la Ortodoksa Eklezio de Jerusalemo. En 2002 ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko.

Laŭ la tradicio, unue ekzistis kapelo konstruigita de la patrino de Konstantino la 1-a, Helena de Konstantinopolo kaj poste Justiniano la 1-a ordonis la konstruadon de monaĥejo samloke. Laŭ la tradicio ĝi ankoraŭ konservas la arbetaĵon kiu flamis antaŭ Moseo kaj la mortajn restaĵojn de kristana kaj virga martiro Katarina de Aleksandrio.

La monaĥejo havas valoran bibliotekon kiu enhavas vastan kolekton de kodeksoj kaj manuskriptoj de la mondo. En ĝi troviĝas ĉirkaŭ 3.500 volumoj skribitaj en la greka, kopta, araba, armena, hebrea, kartvela, siria kaj aliaj lingvoj. Ĝi ankaŭ havas mozaikojn, relikvojn, pentraĵojn, rusajn kaj grekajn ikonojn inter kiuj estas la plej antikvaj en la mondo, el la 5-a kaj 6-a jarcentoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]