Monda.eu
Etoso
Monda.eu | |
---|---|
retejo | |
Retadreso | monda.eu |
Kategorio | Edukado |
Lingvo(j) | 8 (kun Esperanto) |
Posedanto | E@I, Studio GAUS, Südwind Agentur, Slovaka centro por komunikado kaj evoluado |
Monda.eu estas senpaga retejo por tutmonda edukado. Ĝi estas atingebla en 8 lingvoj kaj pluraj lingvoj estas aldoneblaj. La projekto estas subtenita de la Programo Sokrato-Leonardo de la Eŭropa Komisiono. Realigantoj de la projekto estas teamo de kvar partneroj: Slovaka centro por komunikado kaj evoluado (Slovakio), Edukado@Interreto (Slovakio), Studio GAUS (Germanio) kaj Südwind Agentur (Aŭstrio).[1]
Lingvoj
La retejo estas havebla en la angla, la bulgara, la ĉeĥa, Esperanto, la germana, la hungara, la slovaka kaj la slovena lingvoj. Eblas aldoni ankaŭ aliajn lingvojn.[1]
En komunikiloj
- Teachersnews.net 07.10.2014 (en la germana): "Globalisierung verstehen lernen"