Fino de la mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mondofino)

La fino de la mondo en multaj kulturoj estas evento venonta, kaj la veno estas aŭgurita en la sanktaj tekstoj aŭ en folkloro.

Tiu ideo estas, verŝajne, tiel antikva, kiel la homaro mem. Antaŭ kristanismo, tiu ideo aperis en zoroastrismo, frua hinduismo, de ĝi estas portita en budhismo (kvankam en budhismo ĝi ne ludas grandan rolon). Tiu ideo estis ĉe majaoj kaj aliaj diversaj civilizitaj kaj indiĝenaj popoloj. Ragnarök estas versio de monda fino por ĝermanaj popoloj tre konata kaj kiu influis la okcidentajn filozofion kaj arton.

Se ni parolos pri mondofino(j), ekzemple, de vidpunkto de hinduismo kaj budhismo, ni ekvidos ke temas ĝuste pri tutmondaj katastrofoj (t.e. tutplanedaj), kiuj okazas tre rare, eble, unufoje en kelkaj milionoj da jaroj (tio dependas de certa kuranta epoko). Ankaŭ hinduismo diras pri fino de la mondo en senco de naskiĝo kaj fino de tuta universo, kiel oni vidas en scienco. Tiu vidpunkto estas tre proksima al vidpunkto de mondernaj sciencistoj.

Moderna scienco asertas, ke tutmondaj katastrofoj estas eblaj (ekz. pro falo de meteoritoj, ekologiaj, glaciaj epokoj ktp.), kvankam ekstreme raraj. Malgraŭ tio, la ideo pri fino de la mondo estas tiel populara, ke multaj homoj kredas ke la nuna mondo alproksimiĝas al iu "fino", per ekologiaj "krimoj" de moderna socio, per kreskigo de loĝantaro, per militoj, ktp. Eĉ kino ofte faras popularajn filmojn pri tiuj nereligiaj "finoj de la mondo".

En abrahamaj religioj, la fino de la mondo estas ligita al lasta juĝo.

Ideoj pri fino de la mondo estas studataj de eskatologio.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • André Cherpillod: Kaj la suno haltis. Katastrofismo en la folkloro de la popoloj. Livres: 1993.