Monero (ĉifromono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monero
Ŝtato: tutmonde
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo: XMR
Ŝanĝokurzo:
(6-a de septembro 2017)
1 XMR = 0,02626251 BTC
1 XMR = 117,32 USD
1 XMR = 104,54 EUR
Logo de Monero.
Logo de Monero.
v  d  r
Information icon.svg

Monero (XMR) estas malfermitkoda ĉifromonunuo kreita en aprilo 2014, kiu koncentriĝas al privateco, malcentreco, kaj skaleblo. Malsame ol multaj aliaj ĉifromonoj, kiuj deriviĝis de Bitcoin, Monero baziĝis sur la protokolo CryptoNote kaj algoritme grave diferencas rilate blokĉena kaŝado.[1] Monero rapide kreskis laŭ merkata kapitaligo (de US$5M al US$185M)[2] kaj transakcia volumeno[3] dum la jaro 2016, parte pro sia adopto fare de la grava kaŝbazaro AlphaBay fine de somero 2016.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Monero lanĉiĝis la 18-an de aprilo 2014 originale kun la nomo BitMonero (nomita pro iu Esperanta termino por Bitcoin). Post kvin tagoj, la komunumo elektis mallongigi la nomon al simple Monero. Ĝi lanĉiĝis kiel la unua forko de la CryptoNote-bazita valuto Bytecoin, sed eldoniĝis kun du gravaj malsamaĵoj. Unue, la celita bloktempo malpliiĝis de 120 al 60 sekundoj, kaj due, la eliga rapideco malakceleriĝis 50-procente. Poste Monero revenis al 120 sekundoj da bloktempo sed tenis la eligan tempoplanon per ĉiubloka duobligo de la rekompenco.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Privateco[redakti | redakti fonton]

Monero protektas privatecon trimaniere por ĉiuj transakcioj en la reto: 1) ringaj signaturoj kaŝas la sendantan adreson, 2) RingCT kaŝas la kvanton de la transakcio (nun defaŭlte ebligita kaj devigota antaŭ la fino de 2017), kaj 3) kaŝadresoj kaŝas la ricevantan adreson de la transakcio.[5] Planita kvara maniero kaŝos la originan nodon por transakcioj en I2P, kaj la kursilo Kovri, kiu permesos tion, estas nun evoluigata.

Malcentreco[redakti | redakti fonton]

Moneron strikte povigas laborpruva protokolo, specife uzante fosadan algoritmon, kiu povus efike esti distaskigita al bilionoj da ekzistantaj aparatoj (iu ajn moderna x86-a ĉefprocesoro).[6] Monero uzas la laborpruvan algoritmon CryptoNight, dezajnita por la uzo de ordinaraj ĉefprocesoroj.[7]

"Inteligenta fosado" permesas travideblan ĉefprocesoran fosadon per la komputilo de la uzanto, tre malsame de la efektiva centrigo de fososervilaroj kaj komuna fosado, klopodante realigi la originalan ideon de Satoshi Nakamoto por vera samtavol-komunikada mono.[8] Inteligenta fosado estas nun disponebla en la monuja komandlinia interfaco por ĉiuj operaciumoj.

Skaleblo[redakti | redakti fonton]

Monero havas nenian maksimuman blokograndecon en la programo mem, kio signifas, ke malsame ol Bitcoin, ĝi ne havas 1MBan blokograndecan limon, kiu malhelpas skaladon. Tamen, puna mekanismo por bloka rekompenco estas kodita en la programo mem por eviti tro grandan pliigon de la bloka grandeco: la grandeco de nova bloko (NBS) kompariĝas al la meza grandeco M100 de la lastaj 100 blokoj. Se NBS>M100, la bloka rekompenco estas reduktita, kvadrate dependante de kiom NBS superas M100. Ekzemple, se NBS estas [10%, 50%, 80%, 100%] pli granda ol M100, la bloka rekompenco estas reduktita per [1%, 25%, 64%, 100%]. Ĝenerale, blokoj pli grandaj ol 2*M100 ne estas permesataj, kaj blokoj <= 60kB estas ĉiam liberaj de iuj blok-rekompencaj punoj.

La eldono 0.10.1 aldonis dinamikan ĉiutransakcian kost-sistemon, uzante la formulon Pago=(R/R0)*(M0/M)*F0.[9] Dum la uzado de Monero plimultiĝas, la ĉiutransakciaj pagoj malplimultiĝos dum la tutaj transakciaj pagoj plimultiĝos.[10]

La Kerna Teamo de Monero ankaŭ eldonis normon nome OpenAlias,[11] kiu permesis multe pli homlegeblajn adresojn kaj "kvadratigas" la triangulon de Zooko. OpenAlias povas esti uzata por iu ajn ĉifromono kaj estas jam realigita en Monero, Bitcoin (en la lastaj versioj de Electrum) kaj HyperStake.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]