Monstro (mangao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monster (animeo))
Monstro
Originala titolo Monster
モンスター [Monsutā]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro psikologia dramo, detektivo
Por kiu sejnen
Mangao
Aŭtoro Urasaŭa Naoki
Publikiginto Ŝogakukan
Magazino Big Comic Original
Aperdatoj decembro 1994 —
decembro 2001
Volumoj 18
Romano
Alia Monstro
Originala titolo もうひとつのMONSTER
Aŭtoro Urasaŭa Naoki
Publikiginto Ŝogakukan
Aperdatoj 2002
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Koĝima Masajuki
Studio(j) Madhouse
Scenaro Urahata Tacuhiko
Televidaj retoj NTV
Aperdatoj 6a de aprilo 2004 —
27a de septembro 2005
Epizodoj 74
vdr

Monstro (japane: モンスター [Monsutā], angle kaj germane: Monster) estas fama mangao de Urasaŭa Naoki kaj samnoma animeo, bazita sur tiu mangao. Krome, estas libro "Alia Monstro" de la sama aŭtoro, kie la eventoj estas priskribitaj de sur vidpunkto de ekstera observanto — aŭstra raportisto. La kompanio "New Line Cinema" aĉetis rajton filmi la mangaon. La filmo devis aperi en la jaro 2009.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La jaro 1986, Okcidenta Germanio. En Duseldorfo okazas kruela murdo. En la domo de familio Libert la maljunaj geedzoj estas mortigitaj, sed elvivis infanoj — knabo kaj knabino. Knabino, nomata Anna, estas en profunda ŝoko, ŝi tute ne reagas al homoj. Ŝia ĝemelo-frato Johan, estas pafvundita al kapo kaj bezonas malfacilan ĥirurgian operacion. Genia juna japan-origina ĥirurgo doktoro Temma savas lian vivon. Tiu evento ege ŝanĝas vivon de Temma.

Naŭ jarojn poste Temma denove renkontas Johanon, kiu mortigas lian pacienton ĉe li, kaj ekscias, ke malantaŭ la serio de teruroj murdoj, timigantaj la tutan Germanion, staras Johan. Temma ekkonscias, ke antaŭ 9 jaroj li savis monstron. Kiam Temma rankontas tion al polico, oni ne kredas je liaj vortoj, kaj Temma decidas esplori pri Johan de si mem. Samtempe Anna Libert loĝas en la urbo Hajdelbergo kun adoptaj gepatroj, ne memorante la tempon antaŭ la murdo de geedzoj Libert — ŝiaj antaŭaj gepatroj (ankaŭ adoptaj). Ŝi ne scias, ke ŝi estas adopta filino de ŝiaj nunaj gepatroj Fortner. Ŝi pensas, ke Nina Fortner ŝia origina nomo. Temma trovas ŝin, sed Johan okazigas murdo de la geedzoj Fortner. Ŝokate, Anna rememoras ĉion, kaj aparte, ke Johan, estante tre juna knabo, murdis iliajn adoptojn gepatrojn Libert kaj ke ŝi pafis al sia frato.

Policistoj decidas, ke Temma elpensis Johanon kaj ke ĝuste li faris la murdojn. Persekutata de polico, li vagadas, esplorante pri pasinteco de Johan kaj serĉante lin por mortigi. Li ekscias, ke ankaŭ Anna serĉis Johanon por mortigi, kiam li renkontas ŝin denove. Temma pensas, ke estas li, kiu responsas, ke Johan elvivis, kaj kiu devas korekti sian eraron. Temma pensas, ke Anna ne devas malfaciligi sian konsciencon per murdo. Anna pensas, ke ŝi devas fini la komencitan kaj ke tia homo kiel Temma ne devas murdi.

Dum la eventoj disvolviĝas, pli kaj pli da roluloj enmiksiĝas en historion. Sur la ekrano aperas homoj, komprenintaj la senkulpeco de Temma, ili mem komencas esplori pri la pasinteco de Johan kaj agi kontraŭ li. Samtempe aliaj homoj, kiuj volas uzi gvidistajn kapablojn de Johan, serĉas lin por proponi sian planojn al li. Sed Johan ludas laŭ siaj propraj reguloj, havante iujn celojn, konatajn nur al li mem, kaj pli kaj pli da homoj mortas pro liaj agoj.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Temma Kenzo (japane: 天馬 賢三 [Tenma Kenzō]),
SejuoKiuĉi Hidenobu

Doktoro Temma (japane: Dr.テンマ [Dokutā Tenma]) estas juna Nervoĥirurgo. Li naskiĝis la 2-an de januaro 1958 en la japana urbo Jokohamo, studis medicinon en Duseldorfa universitato en Okcidenta Germanio kaj poste laboris en hospitalo en Duseldorfo. Temma bone plenumas eĉ tre malfacilan operacion. Pro lia talanto la direktoro de la hospitalo, kie li laboras, uzas lin por plibonigi ĝian reputacion. Temma estas fianĉo de direktora filino, kiu konsilas al Temma obei sian patron por sia kariero. Li revas dediĉi sin al scienco. Tamen li decidis, ke lia ĉefa celo estas savi homajn vivojn. Tial li operacias knabon Johan malgraŭ la ordono de direktoro operacii anstataŭ la knabo politikiston kapablan doni monon al la hospitalo. Pro tio li perdas postenon de fakestro. Sed, kiam iu venenas la direktoron kaj tri aliaj altpostenaj kuracistoj (poste evidentiĝas, ke Johan faris tion), Temma denove supreniĝas laŭ kariera ŝtuparo. Tial la policistoj suspektas lin je la murdo kaj post 9 jaroj, kiam Johan faras novajn murdojn en Duseldorfo, ili komencas persekuti doktoron Temma, kiuj foriras serĉi Johanon. Temma estas homo de altaj moralaj principoj, preta responsi pri siaj eraroj. Li tre serioze rilatas al homaj vivoj kaj ĉiam helpas al tiu, kiu estas en malfeliĉo.

  • Johan Libert (japane: ヨハン リーベルト [Johan Rīberuto], germane: Johann Liebert)
SejuoSasaki Nozomu

Li ricevis malfacilan pafvundon al la kapo, sed estis savita de doktoro Temma. Johan ofte ŝanĝas lodĝlokon kaj uzas falsajn nomojn. Post 9 jaroj li aperas, aspektante kiel ĉarma blonda junulo kaj lernema studento de Munkena universitato. Pasinteco de Johan ne estas konata. Li estas saĝa kaj havas neordinaran kapablon, permesanta lin manipuli homojn. Li estas ege malsana psike. Johan povas mortigi homon senemocie. Laŭ opinio de iuj atestantoj estas interese al li observi, kiel homo sentas estreman gradon de teruro. Johan responsas pri sennombra kvanto de murdoj. Li mem mortigas aŭ instigas iun fari tion, manipulante ilin. La plej manipuleblaj estas tiuj, kiuj havas iun psikan devion. Krome Johan havas admiranton Roberto, kiu ofte faras malpuran laboron por li. Komence oni pensas, ke tia konduto de Johan estas rezulto de lia ĉeesto en la orfejo 511, kie oni terure traktis infanojn. La orfejo 511 estis eksperimento, kie oni provas krei homojn kun specialaj kapabloj por uzi ilin en aferoj politikaj, spionaj kaj simile. Sed poste evidentiĝas, ke Johan jam estis nenormala, kiam li alvenis en la orfejon 511. Li respondas pri terura incidento, okazinta tie, kiam ĉiuj freneziĝis kaj mortigis unu la alia. Oni nomas lin monstro kaj diablo. Por nekonataj homoj Johan faras agrablan impreson. Li parolas milde kaj ĉarme, estas ĉiam absolute trankvila. Patologie ne timas morti. Fine li okazigas sangan buĉadon en negranda urbo, kie li planis morti de pugno de Temma, Anna aŭ Franc Bonaparta, kiu origine detruis lian vivon.

  • Anna Libert/ Nina Fortner (japane: アンナ リーベルト [Anna Rīberuto]/ ニナ フォルトナー [Nina Forutonā], germane: Anna Liebert/ Nina Fortner)
SejuoNoto Mamiko (adolta), Cukada Maj (infano)

Ĝemelo-fratino de Johan. Kiam la geedzoj Libert estis mortigitaj kaj lia frato pafita al kapo, ŝi ne estis damaĝita fizike. Tamen Anna ricevis tre seriozan psikan traŭmon, ŝi ne preskaŭ ne reagis al homoj, nenion parolis, neniun rekonis kaj nur iam flustris "mortigu...". Poste ŝi plene perdis memoraĵojn kaj vivas 9 jarojn en familio Fortner, ne sciante, ke ŝi estas adopta filino, kaj ŝia nomo ne estas Nina. Anna, aŭ pli ĝuste jam Nina, studas juron en universitato kaj okupiĝas ankaŭ pri ajkido. Ŝi estas tre bela, havas sufiĉe feliĉan vivon, kvankam ŝi vizitas psiĥologon. Sed oni mortigas ŝiajn nunajn adoptajn gepatrojn, kaj dum momento Nina rememoras ĉion: ke ŝi estis Anna, ke Johan mortigis iliaj antaŭaj adoptaj gepatroj kaj ŝi pafis lin al kapo. Ŝi decidas denove provi mortigi lin kaj foriras serĉi lin.

  • Eva Hajneman (japane: エヴァ ハイネマン [Eva Haineman], germane: Eva Heinemann)
SejuoKojama Mami

Filino de direktoro de hospitalo, kie laboris Temma. Ŝi estis fianĉino de Temma. Eva ne komprenis simplajn ĝojojn de sia fianĉo tian, kiel pikniko en la naturo. Tamen li revas edziniĝi kun li, ne kaŝante, ke ŝi volas esti edzino de direktoro, kiu Temma devas iĝi. Kiam Temma perdis postenon de fakestro, ŝi komprenis, ke li ne supreniĝos en sia kariero, kaj rompis rilatojn kun li. Post morto de sia patro Eva pardonpetas kaj petas lin reveni, sed li rifuzas. Ŝi estas dorlotita memamanta virino, kutimiĝinta vivi lukse, ŝatante monon kaj bonan pozicion en la supera socio. Ŝi estas tre soleca, multe drinkas kaj ofte ŝanĝas virojn. Ŝia vivo estas rompita, ĉar Eva ne povas forgesi Temma-n kaj pardoni lin pro la rifuzo.

  • Inspektoro Hajnriĥ Lunge (japane: ハインリッヒ ルンゲ [Hainrihhi Runge], germane: Heinrich Lunge)
SejuoIsobe Cutomu

Inspektoro el BKA (gername: Bundeskriminalamt, federacia fako de krima polico de Germanio[1]). Li enketadis la murdon de geedzoj Libert kaj rilatajn murdojn. Li dekomence eksuspektis doktoron Temma kaj pensas post 9 jaroj, ke li elpensis Johanon. Lunge estas obsedata de Temma. Li estas ĉiam trankvila. Li estas fidela al sia laboro, pro tio li ne zorgas, ke liaj familianoj povas senti solecon. Lunge havas spritan menson kaj bonegan memoron. Dum interparolo li strange movas fingrojn, kvazaŭ li tajpas per klavaro. Kiel li mem klarigis, tiumaniere li memoras informon, kiel enigante en komputilon.

  • Diter (japane: ディーター [Dītā], germane: Dieter)
SejuoTakeuĉi Ĝunko[2]

Lentuga knabo. Lia zorganto Hartman estis eksoficisto de la orfejo 511. Hartman admiris kapablon de Johan kaj eksperimentis super Diter, volante krei iun similan al Johan. Diter havis multajn bluaĵojn kaj tranĉvundojn, ĉar Hartman ofte uzis metodoj de la orfejo 511. Diter ŝatas futbalon kaj revis pri vera futbala pilko. Temma donacis tian pilkon al li. Eksciante, kiel terure Hartman edukas la knabon, Temma forprenis lin de Hartman kaj provis restigi ĉe bonaj homaj. Sed Diter ne volis disiĝi kun Temma kaj ĉiam sekvas lin malgraŭ danĝero. Li anikiĝas kun Anna kaj veturas kun ŝi al Prago por helpi ŝin rememori la pasintecon.

  • Volfgang Grimer (japane: ヴォルフガング・グリマー [Vorufugangu Gurimā], germane: Wolfgang Grimmer)
SejuoTanaka Hidejuki

Germana sendependa ĵurnalisto. Antaŭe li estis laboranto de Lajpciga ĵurnalo en Orienta Germanio. Grimer ofte vizitis aliajn landojn kiel ĵurnalisto, sed fakte li estis spiono. Nun li laboras sendepende, esplorante la okazintaĵon en la orfejo 511. Li havas personan intereson al tiu afero, ĉar li mem estas infano el tiu orfejo. Ĝuste tie oni faris el li "plibonigita" homo por labori kiel spiono. Oni montradis al li animaciojn filmojn, programante psike. Rezulte Grimer senintence transformiĝas al furioza kruela murdisto, kiam li estas en ekstrema danĝero, kiel heroo de tiuj animaciaj filmoj. Grimer ofte ridetas, sed oni frotis liajn emociojn en la orfejo. Tamen li kondutas tre bonkore kaj helpeme. Grimer kaj Temma unuafoje renkontis en la trajno al Prago.

Hospitalo de Hajneman (Duseldorfo)[redakti | redakti fonton]

  • Direktoro Hajneman
SejuoIkeda Masaru

Patro de Eva kaj direktoro de Duseldorfa hospitalo "Ejsler Memorial", kie laboris doktoro Temma.

  • Doktoro Beker
SejuoHara Jasujoŝi

Unu de kuracisto de la hospitalo. Kontraste al Temma li ne tre talanta, sed li havas bonajn rilatojn kun Temma.

  • Doktoro Bojer
SejuoTanaka Masahiko

Amiko de direktoro Hajneman.

  • Adolf Junkers
SejuoMurozono Takehiro

Profesia rompmalfermisto, laborinta por Johan. Kiam Johan ĉasis lin mem, Junkers trafis sub aŭto kaj tiel iĝis paciento de Temma. Johan mortigis lin ĉe Temma.

Hajdelbergo[redakti | redakti fonton]

  • Gesinjoroj Fortner
SejuoNozava Jukari (sinjorino), Oki Tamio (sinjoro)

Gepatroj de Anna. Adoptis ŝin, kiam ŝi havis 10 jarojn, kaj nomis ŝin Nina. Ili estas bonkoraj, tre amas sian adoptan filinon. En ŝia naskiĝtago Johan organizis ilian murdon.

  • Profesoro Kroneker
SejuoSuzuki Tajmej

Instruisto de Anna en universitato en Hajdelbergo, kie ŝi studas juron.

  • Maŭrer
SejuoAkimoto Josuke

Dika ĵurnalisto, kiun Temma petas helpi. Komence Maŭrer ne kredas lin, sed poste iras kun Temma averti familion Fortner pri ebla murdo. Tamen oni mortigas lin kun geedzoj Fortner.

  • Policistoj Mesner kaj Mikael Muler
SejuoHoki Kacuhisa

Ili mortigis la geedzojn Fortner kaj la ĵurnaliston Maŭrer. Post tio ili revenis al domo de Fortner kiel policistoj, kiam Anna kaj Temma estis tie. Poste Menser iĝas narkotisto kaj Muler, kiu plenumis la murdon, edziĝis kun bela virino kaj provas forgesi sian kriman vivon.

Munkeno[redakti | redakti fonton]

  • Karl Nojman (japane:カール ノイマン [Kāru Noiman], germane: Karl Neumann)
SejuoSeki Tomokazu

Krispa studento de Munkena universitato, biologia filo de riĉulo Hans Georg Ŝuvald, kiun dungas lin por legi librojn. Poste Karl diras al Ŝuvald, ke li estas lia filo, kaj tiel iĝas lia filo-helpanto.

  • Hans Georg Ŝuvald (japane: ハンス ゲオルグ シューバルト [Hansu Georuru Ŝūbaruto], germane: Hans Georg Schuwald)
SejuoHazama Miĉio

Maljuna milionulo, ankoraŭ konata kiel Bavara Vampiro. Li ne havas nek familion, nek amikojn. Ŝuvald dungas studentojn por legado de libroj en la latina, ĉar li jam tre malbone vidas. La plej bona legisto, kiu estas Johan, iĝis lia ĉefa asistanto.

  • Lotta Frank (germane: Lotte Frank)
SejuoHikami Kjoko

Studantino de Munkena universitato. Ŝuvald dungis ŝin por ordigi en la domo. Helpas al Karl klarigi pri noktajn veturojn de Ŝuvald. Enamiĝas al Karl kaj amikiĝas kun Anna.

  • Sofi (falsa Margo Langer)
SejuoJanaga Kazuko

Dika maljuna prostituitino, kiu diris al Ŝuvald, ke ŝi estis Margo Langer — patrino de lia filo, por ĉantaĝi monon.

  • Riĥard Braŭn

Detektivo, dungita de Ŝuvald por serĉi lian filon. Johan mortigis lin, aspektigante tion kiel suicido.

  • Doktoro Rajĥvajn (japane: Dr.ライヒワイン [Dokutā Raihiŭain], germane: Dr. Reichwein)
SejuoNagaj Iĉiro

Maljuna psiĥologo kaj amiko de Riĥard. Estis instruisto de Rudi Gilen kaj Temma Kenzo en Duseldorfa universitato. Temma savas lin de Roberto kaj Rajĥvajn helpas al Temma. Rajĥvajn zorgas pri Diter kaj Anna.

  • Vjetnama kuracistino
SejuoKuŭaŝima Hoko

17-jaraĝa junulino. Ŝia patro venis al Orienta Germanio el Vjetnamio por studi. Post la studo li restis kaj establis hospitaleton, kie li helpas al ĉiuj dezirantoj. Post lia morto lia filino daŭras lian aferon. Ŝi tuttage kuracas malriĉajn homojn kaj samtempe provas studi.

  • Margo Langer (germane: Margott Langer)
SejuoTanaka Acuko

Patrino de Karl, eksa prostituitino. Ŝi migris el Ĉeĥoslovakio, ŝia vera nomo estas Helenka Novakova. Ŝi estis amikino de patrino de Anna kaj Johan.

Prago[redakti | redakti fonton]

  • Detektivo Jan Suk (japane: ヤン スーク [Jan Sūku])
SejuoSuganuma Hisayoŝi

Juna detektivo. Li estas honesta policisto, kredas je leĝo kaj justo, kvankam post pridemando de Grimer li ne arestis lin, malgraŭ ke Grimer estis ĉefa suspektato.

  • Miĥail Petrov/Rajnĥard Birman
SejuoOcuka Ĉikao

Maljunulo, kiu estis psiĥiatro kaj direktoro de orfejo 511. Li aĉetis rusan civitanecon kaj loĝis en Prago, kie establis neoficialan orfejon.

  • Jaromir Lipski (japane: ヤロミール・リプスキー [Jaromīru Ripusukī], Jaromir Lipsky)
SejuoHirata Hiroaki

Filo de Franc Bonaparta, marionetisto. Kiam Anna senkonsciiĝis en la "palaceto de ruĝaj rozoj", li gastigis ŝin kan Diter.

Frankfurto[redakti | redakti fonton]

  • Petor Ĉapek (japane: ペトル・チャペック [Petoru Ĉapekku])
SejuoTanaka Nobuo

"Viro kun okulvitroj", eks-instruisto de la germana lingvo, eskapinta el Ĉeĥoslovakio. En Germanio li daŭrigis psikan eksperimenton super infanoj, komencita en Prago. Li rilatas al krimuloj kaj ultra-dekstruloj.

  • "Bebo" (japane: 赤ん坊, angle: Baby)
SejuoKumakura Kazuo

Tre malalta nejuna viro, altranga krimulo. Li estris nazian organizacion de ultra-dekstruloj, kiuj provis forbruli turkan kvartalon.

  • Otto Hekel (オットー ヘッケル [Ottō Hekkeru], Otto Heckel)
SejuoOhata Ŝintaro

Ŝtelisto, kiu provas uzi doktoron Temma por perlabori monon je kuracado de vunditajn krimulojn. Iufoje li zorgas pri Diter.

  • Martin (japane: マルティン [Marutin])
SejuoIkeda Ŝuiĉi

Krimulo, homo de "Bebo", dungita de Petor Ĉapek por gardi Eva-n. Poste oni ordonas al li mortigi ŝin. Martin ne drinkas, ĉar lia patrino mortis pro alkoholo, sed li multe fumas. Ne ŝatas laboron rilatan al virinoj.

  • Milan Kolaŝ
SejuoOcuka Akio

Dentisto, loĝanta en turka kvartalo. Li prenis Temma post aŭta incidento. Milan Kolaŝ estis deinfaneca amiko de Petor Ĉapek kaj invitis lin al Germanio. Pro la suicido de lia filo, kaŭzita de eksperimentoj de Petor ĉapek, Milan Kolaŝ planas mortigi lin.

  • Kristof Ziverniĥ

"Lernanto de Diablo". Li estis edukato de la orfejo 511, kie li konatiĝis kun Johan.

Aliaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Franc Bonaparta (japane: フランツ・ボナパルタ [Furancu Bonaparuta], Franz Bonaparta)
SejuoNozaŭa Naĉi

Leŭtenanto de StB[3] kaj ĥirurgo. Li estis griza kardinalo de StB, kiu estris psikajn eksperimentojn super infanoj, aparte super Johan kaj Anna, okazintajn en la "palaceto de ruĝaj rozoj". Li skribas infanajn librojn sub pseŭdonimoj "Emil Ŝĉerbe", "Jakov Farbek", "Klaŭs Poppe". Aparte li estas aŭtoro de la fabelo "Monstro, kiu ne havis nomon". Li kaŝis sin en malgranda germana urbo kaj provas forgesi siajn nekompenseblajn pekojn.

  • Roberto (japane: ロベルト [Roberto])

Adepto de Johan. Li mortigas homojn, kiuj ĝenas al Johan. Roberto aperis kiel gardisto de Miĥael Muler, alvenis al doktoro Rajĥvajn kiel paciento por mortigi lin, iĝis kun-advokato de Temma. Li devigis Eva-n mortigi doktoron Temma. Lia vera nomo estas Adolf Rajnĥart (japane: アドルフ・ラインハルト [Adorufu Rainharuto]).

  • Doktoro Rudi Gilen (japane: Dr.ギーレン [Dokutā Gīren], Rudy Gillen)
SejuoSugo Takajuki

Psiĥologo-kriminalisto, laboranta pri maniuloj kaj murdistoj. Li studis kun Temma en universitato. Temma petas helpon al li por kompreni psikon de Johan. Gilen rakontis pri tio al policistoj, sed poste ĝenas kapti lin. Amikas kun doktoro Rajĥvajn kaj helpas lin en diversaj aferoj.

  • Hjugo Bernĥard (japane: ヒューゴー ベルンハルト [Hjūgō Berunharuto])
SejuoFumito Jamano

Eks-militisto sperta pri militaj aferoj. Li trejnis doktoron Temma pafi. Li loĝas kun azia knabino, kies patrino li mortigis en milito.

  • Hartman

Eks-ministro de sano, kun kiu loĝis Diter. Li laboris en orfejo 511 kaj provas fari el Diter ion similan al Johan.

  • Doktoro Ŝuman

Maljuna ĉefa kuracisto en germana vilaĝo.

  • Generalo Helmut Volf (japane: ヘルムート ヴォルフ [Herumūto Vorufu])
SejuoKitamura Koiĉi

Li servis en Orienta Germanio. Li renkontis du infanojn ĉe la bordo kun Ĉeĥoslovakio kaj nomis ilin Anna kaj Johan.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Funkcioj de BKA similas al tiuj de usona FBI — la federacia oficejo de enketado
  2. Voĉo de Naruto
  3. StB (ĉeĥe: Státní bezpečnost, slovake: Štátna bezpečnosť, laŭvorte: ŝtata sekureco) estas sekreta politika polico de Ĉeĥoslovakio, okupanta aparte pri spionado kaj kontraŭ-spionado