Sorvilier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montagne de Sorvilier)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sorvilier (stacidomo).
Sorvilier
Blazono de Sorvilier
Blazono de Sorvilier
Blazono de Sorvilier
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 589924 / 232160 (mapo)47.2402777777787.3055555555555Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 18′ O; CH1903: 589924 / 232160 (mapo)
Nombro de loĝantoj 263
Areo 6,89 km²
Alteco 681 m super marnivelo
Poŝtkodo 2736
Komunumkodo 0711
Mapo de Sorvilier
Mapo de Sorvilier
Mapo de Sorvilier
vdr


Sorvilier estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 263 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sorvilier situas en la Berna Ĵuraso en la valo de Tavannes ĉe la bordo de la rivero Birs. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Sorvelier en la valo ĉe la bordo de Birs kaj en nordo sur alteco de 1249 m s.m. sur la ĵurasa kresto de Montoz la setlejo Montagne de Sorvilier. Krome al la komunumo apartenas diversaj ilzolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,89 km², de kiuj 48,9% estas kovritaj de arbaro, 45,7% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sorvilier limas en nordo al Champoz, en oriento al Court, en sudoriento al Romont, en sudo al Péry, kaj en okcidento al Bévilard.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sorvilier (2014)

Tra Sorvilier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/30 de Bielo respektive La Chaux-de-Fonds tra Moutier al Delemonto. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sonceboz-Sombeval al Moutier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Sorvilier datiĝas el falsigita dokumento el la jaro 1148 kiel Sorurvilier. En la jaro 1179 aperis mencio kiel Sororviler. Dum mezepoko Sorvilier apartenis al la Grandmajorejo Orval de la priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo Bazelo. [3]

De 1793 ĝis 1797 Sorvilier apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Sorvilier fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Sorvilier tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]