Saltu al enhavo

Montarkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montarkolombo
En Barato.
En Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba
Specio: Montarkolombo C. rupestris
Pallas, 1811
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Montarkolombo (Columba rupestris, kun signifo Rokarkolombo) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu loĝas en Azio en montaraj ŝtonaj regionoj.

Pli precize tiu ĉi specio troviĝas en Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Norda Koreio, Suda Koreio, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Turkmenio.

La Montarkolombo aspektas tre simile al la rokkolombo.

Preskaŭ la tuta korpo estas blugriza ĝenerale; la kolo kaj la brusto montras belajn nuancojn violajn ĉefe supre kaj verdajn ĉefe malsupre. La okulringo estas ĝenerale oranĝa; super la beko estas granda rimarkinda blanka vaksaĵo. La kruroj kaj piedoj estas ruĝaj, la ungoj nigraj. La dorso estas pli helgriza ol la cetero de la korpo kaj tie kontrastas du nigraj flankaj strioj. La longa vosto havas nigran finan strion tre kontrastan kun la antaŭa helgriza parto.

Ĝi estas forta kaj rapida dumfluge, sed foje ŝvebas kaj lasas siajn flugilojn en formo de litero vo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). “Columba rupestris”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22690074A93259855. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22690074A93259855.en. Alirita 11a de Novembro 2021..