Montetĉeno de Vest

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Montetĉeno de Vest (aŭ en la germana lingvo Vestischer Höhenrücken) estas malaltonda montetĉeno en la norda Ruhr-Regiono alta maksimume 113 metrojn super marnivelo, per tio superstaranta siajn ĉirkaŭajn rivervalojn je proksimume 60 ĝis 70 metrojn. Naturregione ĝi estas ero de la ĉefunuo Emscherlando kaj altiĝas inter la transirejo de la Dortmund-Ems-Kanalo en la Rejn-Herne-Kanalon en la oriento, la rivero Emscher en la sudo, la rivereto Boye en la sudokcidento ĝis okcidento, la rivereto Schölsbach en la nordokcidento, la rivero Lippe en la nordo kaj la rivereto Sickingmühle kaj ties fontofluejo rivereto Silvert en la nordoriento. Je tio Emscher, Boye kaj Lippe fluas en kelka distanco.

La Montetĉeno de Vest situas plejgrandaparte en la distrikto Recklinghausen kaj konsistigas la kernlandon de la iama Vest (feŭdo Recklinghausen), el kiu evoluis la distrikto kun kelkaj limŝanĝoj. Ĝi entenas je sia suda flanko, en la nordo de la aglomeraĵo Ruhr-Regiono, deokcidente-orienten la distriktan ĉefurbon Recklinghausen (sen suda urbo), la nordon de la urbo Herten, la iaman urbon Buer (nun parto de la urbo Gelsenkirchen, sen la sudo) kaj la nordon de la urbo Gladbeck. Je sia nordflanko ĝi entenas krom la plej granda parto de la urbo Marl kaj la nordo de Buer (kun Hassel kaj Scholven) ankaŭ kamparajn terenojn.

La plej altajn artefaritajn altaĵojn de la pejzaĝo nun prezentas la karboŝutmontoj, precipe la Ŝutmonto Supra Scholven kun alteco da 201,8 metroj super marnivelo. Ĉi-lastan klare superstaras la najbaraj fumtuboj, altaj ekde la ternivelo 302 metrojn.

Naturregiona subdivido[redakti | redakti fonton]

La Leŭsoaltejo de Vest subdividiĝas jene:[1]

  • (al 543 Emscherlando)
    • 543.0 Vestischer Höhenrücken (Altejo de Vest)
      • 543.00 Leŭsoaltejo de Recklinghausen
      • 543.01 Buerscher Höhenrücken (Altejo de Buer)
      • 543.02 Marl Flachwellen (Malaltondoj de Marl)

La Vestischer Höhenrücken subdividiĝas en la Leŭsoaltejo de Recklinghausen alta 113 metrojn ĉirkaŭ Recklinghausen en la oriento, la Buerscher Höhenrücken alta ĝis 94 metroj super marnivelo ĉe kaj nordokcidente de Gelsenkirchen-Buer en la okcidento ssame kiel la Marler Flachwellen ĉirkaŭ Marl en la nordo.

La Recklinghäuser Lößrücken pasas laŭ formo de duoncirklo malferma al sudo ekde la turakvujo sur Monto Fritzberg (alteco 113 metrojn) en la oriento ĝis la turakvujo de Herten-Scherlebeck (alteco 110 metrojn), tuj apud la okcidenta urbolimo, ĉirkaŭ la centro de Recklinghausen. Ĝi havas entute pli altan kvoton da leŭso – leŭsargilo, rande ankaŭ sabloleŭso – ol la aliaj partopejzaĝoj. La natura arbarkomunumon prezentas la fagaro, je kio memoras kelkaj malgrandaj insuloj, ekz. la Loh en la oriento de la distrikta ĉefurbo.

En Herten-Westerholt la Recklinghäuser Lößrücken transiras okcidente en la Buerscher Höhenrücken, kies plej alta altaĵo estas sur Löchterheide en la oriento de la (iama) kernurbo de Buer per alteco da 94 metroj kaj nordokcidenten pli kaj pli malaltiĝas. Ĉe la suda rando ankoraŭ konserviĝis insulece en la malgranda naturprotektejo Im Deipen Gatt restaĵoj de la iama fagaro, fagokarpenaro kaj alna ĉerivera arbaro.

Nordokcidenten la Recklinghäuser Lößrücken deklivas malsupren al la malaltondaj Marler Flachwellen, nur 50-85 metrojn altaj en la nordo de la Vestischer Höhenrücken ĉirkaŭ Marl al la Lippe. Tie nur je la suda rando ankoraŭ dise aperas nur sabloleŭsaj insuloj. La areoj de la terenondoj estas terkulture uzataj, la riveretaj valoj proksimume 10 metrojn pli malaltaj inklinas al marĉiĝo kaj servas kiel paŝtejoj.

Krestolinio[redakti | redakti fonton]

Analoge al la naturregiona subdividiĝo la krestolinio, kiu samtempe estas la akvodislimo inter Emscher kaj Lippe, subdividiĝas en orientan parton, kiu ĉirkaŭas la urbocentron de Recklinghausen, kaj en okcidentan parton, kiu ekde Gelsenkirchen-Buer finpasas nordokcidenten.

Montetĉeno Recklinghäuser Lößrücken[redakti | redakti fonton]

En la oriento komenciĝas la krestolinio de la montetĉeno ĉe Datteln-Meckinghoven. Tuj oriente pasas la ligopeco inter Rejn-Herne-Kanalo kaj Dortmund-Ems-Kanalo je alteco de 56,6 metroj, sur kiun trafas de sudoriente la sakkanalo de Haveno Dortmund je alteco de proks. 70 metroj. Superigi la altodiferencon estas tasko de la kluzo en Henrichenburg. Sude de Datteln-Horneburg la randaj altecoj de la montetĉeno (Lohkamp) ĉi tie 78,8 metrojn. La krestolinio pasas, je komence nur eta supreniro, en sudokcidentan direkton kaj laŭiras pli malpli la straton Hochfeld inter Horneburg kaj Recklinghausen-Suderwich.

Vidaĵo de la pli orienta montetĉeno (Bergstr. en Recklinghausen, me malproksime de la arbareto Loh, plej alta loko sur 105.8 metroj) sudorienten; en la centro Elektrejo Gustav Knepper (9,2 km for); maldekstre en la fono randaj areoj de Suderwich.

Nur sur urba teritorio de Recklinghausen, mallonge antaŭ atingo de la liga linio inter la urbopartoj Essel en la nordo kaj Suderwich en la sudo, la kresto direktiĝas okcidentnordokcidenten je mallongdaŭra pli kruta supreniro. En transversa direkto, inter la du nomitaj urbopartoj de Recklinghausen, la kresto havas ripoformon kaj altiĝas krute al la du urbopartoj. Ekzemple la tereno de Essel ĝis la komenciĝo de Lohweg altiĝas je 500 metroj da horizonta streko de 80 al 100 metrojn (4 elcenta suprendekliveco). Tie ĉi do ankaŭ la norda flanko pasas relative krute, kio pli okcidente estas rezervata al la suda flanko direktiĝa al la Emscher.

Je la du kilometroj pli malpli sekvantaj la vojon Lohweg al Moto Fritzberg la kresto supreniras okcidentnordokcidenten nur je 113 metroj, kio proksimume estas 0,7 elcenta dekliveco.

Miriga kompare kun la ĉi tiea alteco estas la panorama vidaĵo sudorienten kaj suden trans Montaro Ardey ĝis la Altaĵo de Iserlohn alta ĝis 546 metroj (vd. apudan bildon, tuj malantaŭ Elektrejo Knepper) preskaŭ 50 kilometrojn for kaj eĉ trans tio; je optimuma vido oni ankaŭ povas distingi unuopajn montojn de la montaro Rothaargebirge forajn je 90 kilometroj.

Kruta suda dekliveco ĉe Monto Fritzberg; en la fono Elektrejo Herne kaj montoĉenoj de Saŭerlando.

Sur la plej alta punkto de la montetĉeno staras la malnova Turakvujo Recklinghausen, 150 metrojn sudokcidente de tio la telekomuniko-turo 90 metrojn alta sur preskaŭ sama altaltonivelo. La altovojo malaltiĝas sude de la telekomuniko-turo je nur 250 metroj per 20 metroj de 105 metroj sur 85 metroj (8 elcenta dekliveco) al la loĝareo Quellberg, kie la tereno sudokcidenten ĝis la rivereto Hellbach ĉe la fervojo sinkas eĉ pli krute, poste pli kviete ĝis 60 m (averaĝe 25 metrojn je 1,2 km, do proks. 2 elcentojn). De la radioturo al la urbocentro okcidenten la tereno malaltiĝas je proks. 1,5 kilometroj al 70 metroj (averaĝe 2,7 elcentoj).

La krestolinio nun ĉirkaŭas la urbocentron norde, je kio la tereno altas ĉiam pli ol 93 metrojn (sportejo Lange Wanne: 93,6 metrojn). Ĉe la norda rando de la tombejo Nordfriedhof ĝi denove atingas 100 metrojn, nordokcidente de la Urboĝardeno Recklinghausen, poste ne malproksime de la stelobservejo 108 metrojn, ĉe la stratokruciĝo de Dorstener Straße kun Zeppelinstraße kaj Westring resp. je la enbuŝiĝo en la Federacia Strato 225 estas 110,2 metroj.[2] Pli sudokcidente la tereno atingas tuj nordokcidente de la turakvujoj de Herten-Scherlebeck, tuj okcidente de la urbolimo 109,9 metrojn.[3] Pli sudokcidenten la kresto restas ĝis monteto Paschenberg (alteco 100,9 metrojn) super 98 m, ĝis kie tiudirekten la tereno finfine malaltiĝas ene de 750 metroj de 90 metroj al 60 metroj (4 elcenta dekliveco) kaj finfine malaltiĝas okcidente de Kastelo Herten al malpli ol 50 metroj.

La kresto tamen pasas en okcidentsudokcidenta direkto ĝi la urboparto Westerholt, kie ĝi atingas ne jam 70 metrojn. Jen la okcidenta interfaco kun la montetĉento Buerscher Höhenrücken.[4][5]

Montetĉeno Buerscher Höhenrücken[redakti | redakti fonton]

Ekde Westerholt la montetĉeno denove altiĝas sudsudokcidenten, por atingi je Löchterheide en la okcidento de Gelsenkirchen-Buer same kiel ĉe la stratokruciĝo Crangerstraße/Vom-Stein-Straße atingi altecon da 94 metroj. En la sudo de Buers la tereno malaltiĝas suden ene de nur 250 metroj de 80 al 60 metroj super marnivelo (8 elcenta dekliveco). Kvin kilometrojn sudsudokcidente de la menciita stratokruciĝo la akvonivelo de la pli malalta baseno ĉe la Haveno de Gelsenkirchen situas nur 29 metrojn super marnivelo kaj per tio 65 m pli malalta ol la montetĉeno.

La kresto, de tiam kontinue pasa okcidentnordokcidenten, komence malaltiĝas denove, atingas tamen okcidente de la strato Bülser Straße en la nordoriento de Gladbeck denove altecon da 82,6 metroj. Plue en ĉi tiu direkto ĝi iras mallonge sub 70 metrojn, ĉe la nordokcidenta limo de la urboparto Zweckel al Bottrop-Kirchhellen kresto restas finfine nur iometon super 60 metroj. Tuj oriente de la kerno de Kirchhellen ĝi novan fojon atingas 75,2 metrojn, ĝis la nordsuden ira vojo de la A 31 je nur proks. 55 metroj limigas la naturregionon okcidenten.[6][7]

Fluakvejoj[redakti | redakti fonton]

La montoĉenoj Vestische Höhenrücken havas, horloĝdirekten komencanta en la sudorienton, jenajn riverojn kaj riveretojn:[8]

  • al Emscher
    • Hellbach (Recklinghausen)
    • Resser Bach (RE-Hochlar kaj Herten-Disteln, al Holzbach)
    • Holzbach (Herten-Westerholt)
    • Börnchenbach (oriento de Gelsenkirchen-Buer)
    • Lanferbach (sudo de Buer)
    • maldekstraj alfluoj al Boye
      • Wittringer Mühlenbach (oriento kaj sudo de Gladbeck)
      • Haarbach (Gladbeck)
      • Brabecker Mühlenbach (nordoriento de Gladbeck)
  • al Lippe
    • Mühlenbach (trans Schölsbach al Rapphoffsmühlenbach, ekstrema nordo de Gladbeck)
    • Picksmühlenbach (al Rapphoffsmühlenbach, Gelsenkirchen-Hassel)
    • Rapphoffsmühlenbach (Herten-Bertlich)
    • Weierbach (Marl)
    • maldekstraj alfluoj al Sickingmühlenbach/Silvertbach
      • Loemühlenbach (Marl-Drewer)

La rivereto Rapphoffsmühlenbach konsistigas la dislimon inter Buerscher Höhenrücken kaj Marler Flachwellen en la nordokcidento; vidalvide sudoriente fontas la Holzbach en la sudorienta seloregiono inter la montetĉenoj de Recklinghausen kaj Buer.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geografia landoregistraĵo: la naturregionaj unuoj sur Blatt 95/96 – Kleve/Wesel]] (Wilhelm von Kürten 1977; unuoj sur 543.0 en la oriento de la mapo) – Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg → Karte (PDF, 7 MB)
  2. Baza mapo 1 : 5.000
  3. Tiun ĉi valoron montras la mapo 1 : 10.000: la baza mapo jen nur montras la altolinion 107 metroj kaj unu punkton sur 107,5 metroj
  4. Akvejoj, baza mapo 1:5.000 kaj Neuaufnahme 1891–1912 (nova registraĵo) alŝalteblaj. Arkivita el la originalo je 2017-04-20. Alirita 2017-03-30.
  5. En la maposervo Schutzgebiete (protektoterenoj) komunumaj limoj estas alŝalteblaj. Arkivita el la originalo je 2017-02-07. Alirita 2017-03-30.
  6. Historiaj elaeraj fotoj. Arkivita el la originalo je 2017-04-20. Alirita 2017-03-30.
  7. Maposervo de la Federacia Oficejo por naturprotekto. Arkivita el la originalo je 2017-02-07. Alirita 2017-03-30.
  8. Historiaj elaeraj fotoj. Arkivita el la originalo je 2017-04-20. Alirita 2017-03-30.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu-ĉi artikolo estas tradukaĵo de la samtema Artikolo de:Vestischer Höhenrücken en la germanlingva Wikipädie

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]