Montokazerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Frankisma tabulo rememora.

Montokazerno, Kazerno La Montaña [montAnja] aŭ en la hispana rekte Cuartel de la Montaña estis kazerno de Madrido, Hispanio, konstruita dum la 19a jarcento, situanta sur la Monto Princo Pio, kie nun estas la Okcidenta Parko. Akiris elstarecon ĉar tie komencis la milita insurekcio de julio de 1936 en la hispana ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi staris sur la loko kie laŭŝajne la francaj trupoj de la armeo de Napoleono la 3an de majo de 1808 mortpafis la insurekciintojn de la antaŭ tago. Ties konstruo ekis en 1860 kaj finis 1863. Temis pri solida konstruaĵo el briko kaj granito, kvadrata kun du kortoj, kiu povis enhavi el 2.600 al 3.000 soldatoj.

Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sieĝo de la Montokazerno.

La 19-a de julio de 1936, la generalo Fanjul zorgante pri la organizado de la puĉo en Madrido, eniris, vestita je civilulo, en la Montokazerno. Anstataŭ eliri kun trupoj por konkeri ĉefajn strategiajn punktojn de la ĉefurbo, proklamis la militstaton kaj restis kun 1.500 militistoj kaj ĉirkaŭ 180 falangistoj en la kazerno. Li esperis helpotrupojn el la kazernoj de Kampamento, Getafe kaj Kvar Ventoj, kie la puĉo fakte malsukcesis. La Montokazerno gravis por la respublika registaro ĉar tie estis ŝlosilaj pecoj de pafiloj, neutilaj sen tiuj.

Posttagmeze la kazerno estis ĉirkaŭita de trupoj fidelaj al la registaro de la Respubliko kaj popolaj milicoj. Mateniĝe komencis kanonado kaj la puĉistoj rezitis nur horojn. Okazis diferencoj inter la puĉistoj ĉar kelkaj montris la blankan flagon, dum aliaj plupafis kontraŭ la registaraj sieĝantoj (aŭ temis pri trompoklopodo).[1] Intervenis aviado kaj dum la konkero preskaŭ estis detruita la kazerno. Oni kalkulis inter 500 kaj 900 mortintoj, depende de la fontoj kaj el la enkalkulitaj homgrupoj. La respublikanoj kaptis la generalon Fanjul kaj aliajn oficirojn, kiuj estis enprizonitaj, juĝitaj la 15an de aŭgusto kaj mortpafitaj tiun saman monaton.

La konstruaĵo post tiu preskaŭ detruo, ricevis ankoraŭ pliajn bombojn dum la milito, ĉar la fronto proksimis ekde komenco de 1937. Fine de la milito estis nur ruinoj, el kiuj kelkaj restis ĝis komenco de la 1970-aj jaroj.

Frankismo[redakti | redakti fonton]

Julie de 1972 oni inaŭguris frankisman monumenton omaĝe al tiuj mortintaj puĉistoj, samtempe kun la inaŭguro de la restarigo de la Templo de Debod.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]