Monumento de Volinia Masakro en Varsovio
Monumento de Volinia Masakro en Varsovio | ||
---|---|---|
monumento [+] | ||
Koordinatoj | 52° 16′ 33″ N, 20° 58′ 23″ O (mapo)52.275820.9731Koordinatoj: 52° 16′ 33″ N, 20° 58′ 23″ O (mapo) | |
Konsekro | 11-a de julio 2013 | |
Monumento de Volinia Masakro en Varsovio | ||
Vikimedia Komunejo: Monument to Victims of Volhynia Massacres at Skwer Wołyński in Warszawa [+] | ||
Monumento de Volinia Masakro en Varsovio estis malkovrita la 11-an de julio 2013 en la 70-an datrevenon de la genocida Volinia masakro, kaj precipe de la kruela Sanga dimanĉo en Volinio. Dominanta elemento de la monumento estas sepmetra kruco kun figuro de Jesuo Kristo sen brakoj. La monumento etendiĝas sur 160 kvadrataj metroj. Antaŭ la kruco troviĝas 18 tabuloj kun nomoj de lokoj el sep antaŭmilitaj vojevodioj de la Dua Pola Respubliko: Volinia (kun la ĉefurbo en Lucko), Poleskie (kun la ĉefurbo Bresto), Stanisławowskie (kun la ĉefurbo Ivano-Frankivsk), Tarnopolskie (kun la ĉefurbo Ternopilo), Lwowskie (kun la ĉefurbo Lvovo), parte Lubelskie kaj Krakowskie (kun la ĉefurbo Krakovo). Sur la monumento, sur unu el tabuloj oni fiksis surskribon: Omaĝe al polaj civitanoj, viktimoj de amasa krimo kun genocida trajto faritaj de Ukraina Ribela Armeo en la jaroj 1942-1947 sur teritorioj de estintaj sep vojevodioj de la Dua Respubliko. En sarkofago ĉe piedoj de la kruco estos kolektata tero kun 2136 lokoj, kies nomoj videblas sur la tabuloj. Aŭtoro de la monumento al viktimoj de Volinia krimo, staranta en la kvartalo Żoliborz, estas skulptisto Marek Moderau.
Famuloj murditaj de ukrainaj naciistoj
[redakti | redakti fonton]Memorigo
[redakti | redakti fonton]Dum la 73-a datreveno la unua ukraina altranga politikisto Petro Poroŝenko, okaze de NATO-pintkunveno en Varsovio, omaĝis al la viktimoj. Soldatoj de la 27-a Volinia Infanteria Divizio de Pola Enlanda Armeo ankaŭ omaĝis antaŭ la apuda divizia monumento.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ewa Siemaszko
- Tadeusz Isakowicz-Zaleski
- Monumento al la viktimoj de ukraina genocido sur Tombejo Rakowicki
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Wiktor Poliszczuk, Potępić UPA! (Kondamni URA!), Capital sc, Warszawa 2013, p. 126 ISBN 978-83-64037-97-9