Morón de Almazán
Morón de Almazán | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42223 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 202 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 25′ N, 2° 25′ U (mapo)41.414722222222-2.4127777777778Koordinatoj: 41° 25′ N, 2° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 004 m [+] | ||
Areo | 62 km² (6 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Morón de Almazán [+] | |||
Morón de Almazán [moRON dealmaZAN] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la sudokcidento de la provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 62,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 191 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 800 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 49 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi enhavas la loĝlokojn Morón de Almazán kaj Señuela.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado en la 12-a jarcento. En la 13-a jarcento la fortikaĵo ludis gravan rolon en la limaj bataloj inter Kastilio kaj Aragono. En la 14-a jarcento la urbo pasis tra manoj de diversaj nobeloj.
Estis fervoja stacio inter 1895 kaj 1985.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la placo kun la preĝejo kun mirinda platereska turo kaj la palaco de Mendoza, la pilorio kaj la Provinca Muzeo de la Popola Vestaĵaro.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Pilorio kaj platereska turo.
-
Palaco de Mendoza.