Mory Kanté

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mory Kanté
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1950 (1950-03-29)
en Albadaria
Morto 22-an de majo 2020 (2020-05-22) (70-jaraĝa)
en Konakrio
Mortokialo kronika malsano
Lingvoj franca
Ŝtataneco Gvineo
Familio
Infano Manamba Kanté
Okupo
Okupo kantistomuzikisto
TTT
Retejo http://www.morykante.com
vdr

Mory Kanté (elp mori kanté, naskiĝis la 29-an de marto 1950 en Kisidugou - mortis la 22-an de majo 2020 en Konakri) estis gvinea kantisto, kantaŭtoro kaj ludisto de la korao.

Laŭ la muzikretejo AllMusic, la muzikisto estas konsiderata unu el la grandaj gardantoj kaj modernigantoj de la tradicia okcidentafrika mandinka muziko[1]. Lia furorkanto Yéké yéké vicis ĉe la pinto de la furorlistoj ĉie en la mondo, kun kiu Kanté fariĝas la plej vendata afrika artisto tutmonde kun pli ol unu miliono da kopioj. Tiu kanto estis la temo de multaj remiksaĵoj, adaptoj kaj kovriloj interalie en la hebrea (israela), araba, ĉina, hinda, portugala, angla kaj hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Gvineo en familio de griotoj (muzikistoj kiuj ne nur amuzas, sed ankaŭ servas kiel historiistoj en la tribo). Kiam sepjara, li estis sendita al Malio por lerni tribajn metiojn kaj ludi la koraon . En la aĝo de 15, li transloĝiĝis al Bamako, Malio, kie li aliĝis al Rail Band, la plej populara grupo de Malio. Post sep jaroj da rivaleco kun la ĉefkantisto de la grupo, Salif Keita, li estis devigata foriri kaj aliĝi al The Ambassadors (La Ambasadoroj)[1]. En 2018 li translokiĝis al Parizo. Tie li surbendigis la albumon Mory Kanté à Paris, publikigita en 1984 kaj kiu igis lin pli videbla internacie[1].

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Mory Kanté — Biography. AllMusic. Arkivita el la originalo je 2016-09-28. Alirita 2015-03-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]