Moses Schreiber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moses Schreiber
Litografio pri Moses Schreiber
Litografio pri Moses Schreiber
Persona informo
Naskonomo Moses Schreiber
Aliaj nomoj חת״ם סופר
Naskiĝo la  24-an de septembro 1762(nun 1762-09-24)
en  Germanio Frankfurto ĉe Majno
Morto la 3-an de oktobro 1839
en  Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio Pressburg
Tombo Bratislavo
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Edz(in)o Q123965683
Infanoj Ábrahám Sámuel Szófér • Yozef Yozpa Sofer • Simon Schreiber • Shimon Sofer
Parencoj Akiva Eger
Okupo
Okupo rabeno
vdr

Moses Schreiber [ŝrejber], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj variaj ortografioj liaj nomvariantoj Schreiber Mózes, Szófer Mózes, Chaszam Szófér estis unu el la gvidaj ortodoksaj rabenoj de eŭropa judismo en la unua duono de la 19-a jarcento kun germana deveno. Li vivis 41 jarojn en Hungara reĝlando. Lia plej konata filo estis Ábrahám Sámuel Szófér, heredinto de la jeŝivo.

Moses Schreiber naskiĝis la  24-an de septembro 1762(nun 1762-09-24) en Frankfurto ĉe Majno, li mortis la 3-an de oktobro 1839 en Pressburg (Hungara reĝlando Aŭstra Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Moses Schreiber en sia aĝo eklernis en jeŝivo en sia naskiĝurbo, poste en la lernojaro 1776 en alia jeŝivo en Majenco. En 1783 li iĝis rabeno en Proßnitz, poste en Straßnitz (ambaŭ Ĉeĥio, Aŭstra Imperio). En 1798 li establis lernejon en Nagymarton (jam en Hungarlando). En 1806 li estis elektita rabeno de Pressburg, kie li fondis jeŝivon faman tutmonde kun daŭre 500 lernantoj. Centoj de tiuj lernantoj iĝis la rabenoj de la hungara judismo. Li estis instruisto por miloj kaj potenca kontraŭulo de la reforma movado en judismo. Li edziĝis en 1787, li vidviĝis sen idoj en 1812. En la sekva jaro li denove edziĝis, lia nova edzino naskis tri filojn kaj ok filinojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Dank-Predigt nach überstandener Choleragefahr, gehalten in habräischer Sprache (1832)
  • Chaszam Szófér (6 partoj, respondoj, 1855-1864)
  • Sirász Mose (poemoj, religiaj kantoj, 1857)
  • Cavoosz Móse (instruoj, 1863)
  • Tórász Móse (komentoj, 1879-1895)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]