Simon Schreiber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon Schreiber
Simon Schreiber
Simon Schreiber
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de decembro 1820(nun 1820-12-18)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Pozono
Morto la 25-an de marto 1883
en  Aŭstrio-Hungario Krakovo
Ŝtataneco Cislajtio
Familio
Patro Moses Schreiber
Frat(in)oj Yozef Yozpa Sofer • Ábrahám Sámuel Szófér
Okupo
Okupo rabenopolitikisto
vdr

Simon Schreiber [ŝimon ŝrejber], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Schreiber Simon aŭ alinome Szófér Simon [sOfEr] estis hungaria judarabeno, politikisto. Lia patro estis Moses Schreiber, lia frato estis Ábrahám Sámuel Szófér.

Simon Schreiber[1] naskiĝis la  18-an de decembro 1820(nun 1820-12-18) en Pozono (konata ankaŭ Pressburg, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 25-an de marto 1883 en Krakovo (Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Pollando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Simon Schreiber estis edukita en la jeŝivo de sia patro. En 1842 li iĝis rabeno de Nagymarton, en 1857 de Pápa kaj en 1860 de Krakovo. Li iĝis la plej elstara gvidanto de la ortodoksaj judoj de Galicio en religiaj same kiel en sekularaj aferoj. Li senkompromise kontraŭbatalis ĉiujn reformklopodojn de la klerismo. Lia reputacio por prudento en sekularaj aferoj estis tia, ke en 1879 li estis elektita membro de la Aŭstria Parlamento. Li abdikis en 1881 pro malsano. En 1880 Schreiber fondis hebrean gazeton, kiu daŭre aperis ĝis 1905 en Lemberg.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]