Mostar
Mostar | |||
urbo | |||
Stari Most
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mostar | |||
Ŝtato | Bosnio kaj Hercegovino | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | ||
Entito | FBH | ||
Kantono | KHN | ||
Opĉino | Mostar | ||
Historiaj regionoj | Osmanida imperio, Reĝlando SKS, SFRJ | ||
Rivero | Neretva | ||
Situo | Mostar | ||
- alteco | 100 m s. m. | ||
- koordinatoj | 43° 20′ 58″ N 17° 48′ 45″ O / 43.34944 °N, 17.81250 °O (mapo) | ||
Areo | 1 175,0 km² (117 500 ha) | ||
Loĝantaro | 111 186 (2009) | ||
Denseco | 94,63 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1452 | ||
Urbestro | Ljubo Bešlić | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 88 000 | ||
Telefona antaŭkodo | (+387) 036 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Stari Most | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 2005 (#29) | ||
Numero | 946 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | vi | ||
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Mostar | |||
Retpaĝo: www.mostar.ba | |||
Mostar estas la plej granda urbo de Hercegovino, la suda parto de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi estas administra centro de kantono Hercegovina-Neretva de Federacio Bosnio kaj Hercegovino kaj en 2003 havis 105 448 loĝantojn.
Ĝis januaro 2004 (post la enlanda milito), la urbo dividiĝis administre en du partoj: unu kroata parto sur la okcidenta bordo de la rivero Neretva kaj unu bosna sur la orienta bordo. Ekde januaro de 2004 tiu dividita stato malaperis kaj formiĝis unuo kun 6 novaj distriktoj.
Tra Mostar kondukas la fervojlinio Ploče-Sarajevo (kun kontakto tra Banja Luka al Zagrebo kaj tra Osijek al Budapeŝto), kun po du ĉiustaciaj trajnoj ambaŭdirekte. Pli frue (ĝis la 1970-aj jaroj) ekzistis etŝpura fervojlinio Sarajevo - Dubrovnik.
Vidindaĵoj
Urbomarko estas la fama Stari Most (Malnova Ponto de Mostar) super Neretva el la osmanida tempo, laŭ kiu la urbo ricevis sian nomon (Mostar = pontogardanto). La ponto estis detruita dum la milito en 1993. Internaciaj instancoj financis per 15 milionoj da eŭroj la rekonstruajn laborojn, kiuj komenciĝis en 1996 kaj finiĝis en 2004 per solena malfermo la 23-an de julio en 2004. La ponto enlistiĝis ĉe UNESCO kiel Monda Kulturheredaĵo.
(Verkis pentraĵon pri la ponto, la hungara pentristo Tivadar Csontváry Kosztka.)
Retpaĝoj
greke oficiala retpaĝo de la solena remalfermo de Stari Most en Mostar