Movado Ennahda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ennahda.png

La Movado Ennahda (arabe حركة النهضة, latinliterigite Ḥarakat an-Nahḍah; france Mouvement Ennahda), ankaŭ konata kiel "renesanca partio" (arabe حزب النهضة, Hizb al-Nahḍah) aŭ simple Ennahda, estas modera Islamisma politika partio en Tunizio. La 1-an de marto 2011, post kiam la registaro de Zine El Abidine Ben Ali kolapsis sekve de la tunizia revolucio de 2011, la provizora registaro de Tunizio koncedis al la grupiĝo permeson formi politikan partion. Ĝenerala sekretario fariĝis la ĵurnalisto Hamadi Ĝibali. De tiam ĝi fariĝis la plej granda kaj plej bone organizita partio en Tunizio, ĝis komenco de la jaro 2013 superante la pli nereligiajn konkurencajn partiojn. La 23-an de oktobro 2011, en la elekto por la Konstituciiga Asembleo de Tunizio, la unua libera demokratia elekto en la landa historio, kiun partoprenis 51,1 procentaĵoj de ĉiuj principe balotrajtaj civitanoj, la partio akiris 37,04 procentaĵojn de la voĉdonoj kaj 89 (41 procentaĵoj) el la entute 217 asembleaj sidlokoj, multe pli ol iu ajn alia partio. Hamadi Ĝibali sekve iĝis ĉefministro de la lando.