Mroa lingvo
Mroa lingvo | |
Parolata en | Bangladeŝo, Mjanmaro/Birmo |
Parolantoj | 50 mil (1 999–2 007) |
Lingvistika klasifiko | |
---|---|
Ĉinotibeta lingvaro | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | cmr |
Glottolog | mroc1235 |
Angla nomo | Mro |
La mroa lingvo aŭ mrua lingvo, apartenas al la tibetobirma lingvofamilio rekonata kiel unu el la oficialaj lingvoj de Bangladeŝo. Ĝi estas parolata de la popolo Mro (Mru), homoj loĝantaj en la Ĉitagongaj Montetareoj de Bangladeŝo kaj ankaŭ en Birmo kun 22 mil loĝantoj en Bangladeŝo laŭ la censo de 1991.
La mroa lingvo estis konsiderita "definitive endanĝerigita" laŭ atlaso de minacatoj lingvoj de UNESKO en junio 2013 [1]
Nomo[redakti | redakti fonton]
La lingvo ankaŭ estas nomita mru, kies signifo estas 'homa' kaj ĝiaj parolantoj (Mroj) nomas sin mem Mro-cha ('homoj'). Aliaj triboj en la regiono nomas ilin Murong ('fremdaj').
Distribuo[redakti | redakti fonton]
En Birmo, ĝi estas parolata en Sittwe (Akiab) kaj en Rakhine. En Bangladeŝo, la Mroj loĝas ĉefe en la arbaraj areoj de Lama, Ruma, Alikaram kaj Thanchi en la najbareco de la montaro Chimbuk.
Referncoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ UNESCO, "Bangladesh: Some endangered languages (informoj de Ethonologue,UNESCO)" Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine, Junio 2010.