Muŝin (Niĝerio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de Muŝin ene de la Lagosa Metropola Areo.

MuŝinMushin estas loka distrikto en Kontinenta Lagoso, Lagoso, en Lagosa Ŝtato, Niĝerio. Ĝi estas 10 km norde de la urba kerno, apud la ĉefa ŝoseo al Ikeja, kaj estas tre densa loĝeja areo kun taŭgaj instalaĵoj kaj malriĉaj loĝejoj. Ĝi havis 633 009 loĝantojn en la popolnombrado de 2006.

Post la sendependiĝo en 1960 okazis amasa enmigrado al ĉeurbaj areoj kaj troa loĝado kun maltaŭgaj kondiĉoj. Industrioj estis tekstila kaj spinado de kotono, ŝufabrikado, muntado de bicikloj kaj motorcikloj, kaj produktado de sekigita lakto. Estas ankaŭ grava merkato de agrikulturaj produktoj.

Plej el la loĝantoj estas el Joruboj kaj tial la Joruba lingvo estas la plej ofte parolata lingvo.[1]

Koordinatoj: 6° 32′ N 3° 21′ O / 6.533 °N, 3.350 °O / 6.533; 3.350 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Mushin | Nigeria". Alirita la 20an de Marto 2021.