Muhamad al-Badr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muhamad al-Badr, meze de la 1960-aj jaroj

Muhamad al-Badr (arabe محمد البدر, latinliterigo laŭ la normo de DMG Muḥammad al-Badr; naskiĝis en 1926; mortis 1996 en Londono) estis la lasta reĝo el la dinastio de zaididoj en Norda Jemeno (1962).

La patro de Muhamad al-Badr, reĝo Ahmad ibn Jahja (1948-1962) jam dum sia vivado nomumis la filon lia posteulo pri la reĝa posteno. Sed rapide ekestis tensioj inter patro kaj filo, kiam la filo celis plirapidigi la tre hezitan patran politikon pri modernigo de la lando. Ekzemple la filo dum kuracripoza restado de la patro eksterlande invitis konsilistojn el Sovetunio kaj Popola Respubliko Ĉinio, por instali iujn reformojn. Ahmad je sia reveno al Jemeno forte subpremis tiujn iniciatojn. Kadre de atenco en marto 1962 la patro tamen estis grave vundita kaj transdonis la regadon de la lando al sia filo, kiu post la morto de Ahmad la 19-an de septembro 1962 ankaŭ formale iĝis reĝo de Norda Jemeno.

Sed jam la 26-an de septembro 1962 efektiviĝis puĉo de respublikemaj oficiroj en la jemena ĉefurbo Sanao. Muhamad al-Badr sukcesis fuĝi. Dum la puĉistoj deklaris Jemenon respubliko, Muhamad alianciĝis kun la montaraj triboj en norda Jemeno. En la sekva interna milito inter la jaroj 1962 kaj 1969) la respublikanoj estis subtenitaj fare de la registaro kaj armeo de Egiptio, kaj la monarkianoj de la registaro kaj armeo de Sauda Arabio. Nur kiam la egiptia armeo post la sestaga milito de 1962 retiriĝis el Jemeno kaj la monarkiistoj malsukcesis en provo konkeri la ĉefurbon Sanao, ekestis pactraktadoj inter la du flankoj de la enlanda milito. Post packontrakto, kiu signifis respublikigon de la lando, sed garantiis al la monarkiistoj nepersekuton, Muhamad al-Badr la 8-an de marto 1969 forlasis Jemenon. Li mortis en 1996 ekzile en Londono.