Muriel Pavlow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muriel Pavlow
Persona informo
Muriel Pavlow
Naskonomo Muriel Lilian Pavlow
Naskiĝo 27-an de junio 1921 (1921-06-27)
en Lee
Morto 19-an de januaro 2019 (2019-01-19) (97-jaraĝa)
en Londono
Mortis per malsano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Edz(in)o Derek Farr vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1934– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Muriel Lilian PAVLOW (27a de Junio 1921 – 19a de Januaro 2019) estis angla aktorino. Ŝia patrino estis franca kaj ŝia patro rusa.

Ŝi ekkarieris infanaĝe en Stratford-upon-Avon por la Royal Shakespeare Theatre, poste junuline en muzikalo kaj en televido. Pli gravaj kinroloj de Pavlow estis Maria, juna maltanino en Malta Story (1953) kun Alec Guinness; Joy, fianĉino de Simon Sparrow, en Doctor in the House (1954) kaj Thelma Bader, edzino de la militpiloto Douglas Bader (ludita de Kenneth More) en Reach for the Sky (1956). Poste ŝi aktoris ĉefe en teatro kaj televido.

Pavlow dum filmado de Night Boat to Dublin (1946).