Murski Petrovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Murski Petrovci, hungare Murapetróc estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Tišina.

Municipo Tišina en Slovenio, kie Murski Petrovci troviĝas

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Murski Petrovci situas laŭ la aŭstra landlimo, laŭ traira flankovojo, Muro (rivero) preterfluas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1365 en formo "Petrolch". Dum la historio ofte okazis inundoj. Dum la hungara regado oni nombris en Murapetróc 20 domojn kaj 135 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara kaj slovena Vikipedioj
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si