Muusses Esperanto-Biblioteko
Aspekto
Muusses Esperanto Biblioteko (sur librokovriloj tiel skribata) estis titolo de libroserio, kiun eldonis antaŭ la Dua Mondmilito la Esperanto-eldonejo Jan Muusses, parto de ĝenerala libroeldonejo Jan Muusses kiu situis en la urbo Purmerend en Nederlando. La redakcio de Muusses Esperanto Biblioteko konsistis el famaj esperantistoj. Inter ili estis Julius Glück, Teo Jung kaj J.H. Willems.
Libroj eldonitaj en libroserio Muusses Esperanto Biblioteko
[redakti | redakti fonton]- №1 La Grandaj Filozofoj kaj la Universala Lingvo (1937) de Julius Glück
- №2 Rusaj Noveloj, 1937, M.J.Lermontov kaj D.N.Mamin-Sibirjak
- №3 De Muheddin ĝis Mundilatin: Mondlingvaj projektoj tra la jarcentoj de Teo Jung
- №4 Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo de Joseph R. Scherer
- №5 El la Klasika Periodo de Esperanto: (Grabowski kaj Kabe) (1937) de Julius Glück
- №6-7 La Kongresaj Paroladoj (partoj I kaj II) de L. L. Zamenhof
- №8 La Avo de Sándor Petőfi
- №9 La Ĵusnaskito de Ricardo Becerro de Bengoa
|
- №10 La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912 (La 8-a Kongreso en Krakovo): Rememoraĵoj kaj oficialaj dokumentoj de Julius Glück
- №11 La Ora Jubilea Kongreso de Esperanto 1937 organizita de Julius Glück
|
- №12 Nordnordaj Fabeloj (1937) de Joel Thézard
- №13 En la Vagono kaj Aliaj Rakontoj (1937) de Ivan Ŝirjaev
- №14-15 La Problemo de Lingvo Internacia, serio de radio-paroladoj fare de Björn Collinder
- №16 Rozinjo de G. Török
- №17 El la Londona Skizlibro de Charles Dickens
- №18 Flugado Alimonden (1938) de Ernest G. Dodge
- №19 Patro kaj Filo kaj Aliaj Rakontoj de Jordan Jovkov