Muzeo Kastelo Sondershausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La kastelo.
La t.n. Ora kaleŝo de la princo.

La Muzeo Kastelo Sondershausen (germane: Schloßmuseum Sondershausen) troviĝas en la samnoma urbo Sondershausen, adreso: Schloß nr 1.

Priskribo de la kastelo kaj la komencoj muzeaj[redakti | redakti fonton]

La kastelo situas sur monteto kaj estis la iama rezidejo de la princoj de Schwarzburg-Sondershausen gastigante unu el la plej gravaj muzeaj kompleksoj de Norda Turingio. Jam dum la 18-a jarcento kreitis per la princa art- kaj naturaĵojkabineto antaŭula kolekto de la nunaj, kvankam ĝi ankoraŭ ne estis publika. La Historia societo en la urbo estis kolektadinta ekde la 19-a jarcento, kaj la "predo" alvenis al en 1901 fondita urba muzeo. Ĝi post vera odiseado finfine ekgastis en la kastelo en 1925. Pligrandiĝoj faritis ankaŭ sub la kontrolo de Johann Mützel.

Post la morto de la lasta princino Anna Luise en 1951 la kolektoj el la princaj postlasitaĵoj kaj la objektoj de la historiemuloj kolektintaj kunfandiĝis sub la nomo Heimat- und Schloßmuseum. La en 1952 malfermita ekspozicio en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj nove aranĝitis kaj pligrandigitis senteble. Tamen, la plej granda parto originas fakte el la princaj postlasitaĵoj.

La kastelo kaj la Malnova gardejo.
La t.n. Blua salono.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj kaj presitaĵoj[redakti | redakti fonton]

La pentraĵa kolekto konsistas el bildoj de pejzaĝoj, aĵpentraĵoj, sakralaj motivoj kaj ĝenraj scenoj de germanaj kaj nederlandaj majstroj de la 16-a ĝis la 20-a jarcentoj. Menciindas krome multaj portretoj de grafoj kaj princoj de Schwarzburg kaj de parencaj dinastioj (kun verkoj i.a. de la ateliero de Cranach. Rondcifere 4000 presitaj grafikaĵoj, mandesegnoj, historiaj mapoj kaj dokumentoj ankaŭ imponas. La kolekton de libroj kaj manuskriptoj nuntempe konsistigas ĉ. 3500 verkoj, inter kiuj nombriĝas diversaj altvaloraĵoj kaj inkunabloj (ekz. la diboĉe ilustrita vojaĝpriskribo tra orientaj landoj de Mörsperg el la 1603-a jaro). Konservitis krome multaj funebraj paroladoj de la 16-a kaj de la 17-a jarcentoj, manuskriptoj sur pergameno kaj muziknotoj.

Muzika sekcio[redakti | redakti fonton]

Ne granda sed tamen grava estas la kolekto de historiaj muzikinstrumentoj (16-a ĝis la 19-a jc.): inter ili menciindas maloftaj ekzempleroj de turingiaj barokinstrumentoj (orgenregistroj kontrabasaj de Johannes Bohlmann el Bad Frankenhausen; klaviceno el la ateliero de Harras el Großbreitenbach de 1690 - malofta originalaĵo siaspece el la Bach-epoko!); blovinstrumentoj de la princa kortega orkestro (17-a ĝis 19-a jarcentoj); pianego de Franz Liszt; aŭtografo de Max Bruch, kiu deĵoris tri jarojn kiel kortega orkestrestro.

Historiaj inventaroj[redakti | redakti fonton]

La kolekto pri ceramikaĵoj/porcelanaĵoj konsistas el objektoj ne nur de nobela sed ankaŭ de burĝa kaj kamparana uzoj. 38 objektoj el la princa manufakturo Fürstlich-schwarzburgische Manufaktur Abtsbessingen konsistigas la plej grandan abtsbessingen-an kolekton en tuta Germanlando. Krome multaj glasoj germanaj/italaj/bohemiaj, manĝilaroj, lampoj, tabakujoj, mebloj videblas. Malampleksas inverse la sekcioj pri moneroj, horloĝoj kaj skulptitaĵoj el ligno.

Aliaj objektoj[redakti | redakti fonton]

Apartenas al la arthistoriaj kolektoj aĵoj de kortega konekto (ekz. armiloj, kaleŝoj (la Ora kaleŝo, portoseĝo de la frua 17-a jarcento, portoseĝa veturilo, sledo el la 19-a jarcento) kiel ankaŭ popolartaj aĵoj. Objektoj el nia senpera estinteco (GDR-historio, tempo de la Turniĝo) kompletigas daŭre tiun sekcion.

Riĉa parto pri la pra- kaj protohistorio de la regiono kaj pri la naturscienco (biologio, geologio, paleontologio) kromas.

Superrigardo laŭ etaĝoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi fortimpresa muzeomondo prezentas sin sur tri etaĝoj.

En la nobla unua supra etaĝo videblas la portreta galerio kaj salonoj kun historia ekipaĵo (Ŝtona salono, Romia salono, Amatora teatro, Kastela kapelo, Stukita Wendelstein-volbaĵo kun la menciitaj Abtsbessingen-aj porcelanaĵoj apude).

En la iamaj remizoj de la nova norda alo prezentatas ekde 1999 la t.n. Ora kaleŝo (por ses ĉevaloj). Ĝi servis kiel oficiala reprezenta veturilo de la princo kaj estis kvazaŭ trono sur radoj. Ĝi konstruitis en 1710 en Parizo (Grand carosse) kaj estas unikaĵo hodiaŭ en Germanio.

La dua etaĝo estas dediĉita al temoj pri la landa administrado kaj la urba historio. Ekskurse oni estas enkondukita en la historion de muziko flegita ene de la kastelaj muroj (kun la supre menciitaj historiaj muzikinstrumentoj).

En naturscienca sekcio dioramoj prezentas la faŭnon kaj la flaŭron de la regiono. Ekzotikaj lepidopteroj kaj maloftaj remburitaj bestoj ankaŭ havas ne malgrandan valoron.

La trovaĵoj elfositaj fare de la historia societo en la 19-a jarcento montratas en angulo pri la pra- kaj protohistorio. En la Galerio en la kastelo nedaŭraj ekspozicioj montras verkojn de nuntempaj artistoj. Ekde 1999 la kastelo disponas pri gapdeponejo kies vizito eblas post sinanoco de aparte interesiĝantaj personoj por kiuj la admirado de la publikaj elmontritaĵoj ankoraŭ ne sufiĉis...

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 152-154

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]