Muzeo de sonoriloj (Valdaj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de sonoriloj
muzeo
Lando  Rusio
Regiono Novgoroda provinco
Situo Valdaj
Urbo Valdaj
Adreso Ulitsa Truda, 2А, Valdaï 175400
Estiĝo 1995
Malfermo 1995
Koordinatoj 57° 58′ 26″ N, 33° 15′ 20″ O (mapo)57.97398533.255619Koordinatoj: 57° 58′ 26″ N, 33° 15′ 20″ O (mapo)
Muzeo de sonoriloj (Novgoroda provinco)
Muzeo de sonoriloj (Novgoroda provinco)
DEC
Muzeo de sonoriloj
Muzeo de sonoriloj
Situo de Muzeo de sonoriloj
Map
Muzeo de sonoriloj
Retpaĝo muzej-kolokolov.html
vdr
La muzeo de sonoriloj

La muzeo de sonoriloj en la urbo Valdaj estas muzeo, dediĉita al sonoriloj, sonoriletoj k.s. La muzeo ekde 1995 situas en la urbo Valdaj de la Novgoroda provinco, Rusio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzea sonorila centro

Fakte estas du muzeoj: la muzeo de sonoriloj kaj la muzea sonorila centro. La unua situas en la preĝejo de Katarina de Aleksandrio, kiun oni komencis konstrui en 1793. Ĝi apartenis al la Voja palaco de Katerina la 2-a. Diservoj en la preĝejo tre maloftis. Ĝia arkitekturo estas tute malordinara por rusiaj preĝejoj. La aliaj konstruaĵoj de la palaco preskaŭ ne konserviĝis. Ekde 1970 en ĝi troviĝis filio de la Novgoroda muzeo, kaj ekde 1995 en ĝi situas muzeo de sonoriloj.[1] La muzea sonorila centro situas apude, je ne pli ol cento da metroj de la unua muzeo, en la duetaĝa konstruaĵo, konstruita en la komenco de 20-a jarcento. La muzean centron oni inaŭguris en 2015. Ambaŭ muzeoj estas ligitaj kun la muzeo en la Novgotoda kremlo kaj oni povas rigardi ilin unu muzeo.

En la muzeo troviĝas kolekto de sonoriloj, sonoriletoj kaj aliaj similaj objektoj, faritaj ekde la 3-a jarcento a.K. ĝis nun. Estas ritaj sonorilsimilaj objektoj el Ĉinio, Vjetnamio, Barato, Benino; preĝejaj sonoriloj el mulataj eŭropaj landoj kaj el Rusio; sonoriloj pordaj, ŝipaj, teatraj, lernejaj, signalaj kaj aliaj; sonoriletoj porĉevalaj, kabinetaj, ludilaj kaj aliaj. Krom tio, en muzeo troviĝas dokumentoj kaj materialoj pri historio de sonoriloj, pri teknologiaj procezoj de produktado de ili ktp.[2]

La elekto de la loko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas legendo, laŭ kiu kiam laŭ ordono de Ivano la Tria la veĉean sonorilon (kiu estis simbolo de ĵus konkerita Novgoroda respubliko) oni forprenis el Novgorodo kaj veturigigadis al Moskvo, la sonorilo falis apud Valdaj kaj frakasiĝis en etajn pecojn. Poste valdajanoj komencis fari sonoriletojn el tiuj pecoj.[3] En Rusio valdajaj sonoriletoj estis tre famaj, kaj ĝis nun la plej ordinara memoraĵo, kiun oni aĉetas dum vizito en la urbo estas sonorileto. Pro tio aperis ideo fondi muzeon de sonoriletoj (kaj poste ankaŭ de sonoriloj) ĝuste en Valdaj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]