Kremlo de Novgorod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kremlo de Novgorod
Новгородский кремль
Monda heredaĵo

Nowgorod 2005 w.jpg
Lando Flago-de-Rusio.svg Rusio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv, vi
Fonto 604
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 58° 31′ 18″ N, 31° 16′ 34″ O58.52166666666731.276111111111Koordinatoj: 58° 31′ 18″ N, 31° 16′ 34″ O
Registra historio
Registrado 1992  (16-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Novgoroda provinco

Kremlo de Novgorod (Novgoroda provinco)
DEC
Red pog.svg

Geografia lokigo sur la mapo : Eŭropa Ruslando

Kremlo de Novgorod (Eŭropa Ruslando)
DEC
Red pog.svg
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

Kremlo de Novgorod la Granda estas fortikaĵo kiu staras sur la maldekstra bordo de la rivero Volĥovo proksimume du mejlojn norde de kie ĝi elfluas en lago Ilmenj.

La kremlo estis originale la loko de pagana tombejo sur kiu la unua episkopo de Novgorod, Ioakim Korsunianin konstruis la Katedralon de Sankta Sofia post lia alveno en la areo en 989. Tiel la fortikaĵo estis kaj restis plejparte eklezia ejo, kvankam multaj novgorodanoj konstruis siajn domojn en la suda parto de la kremlo.

La nuna fortikaĵo estis konstruita inter 1484 kaj 1490 fare de moskvaj konstruistoj post la konkero de la urbo de la Princo Ivano la Tria en 1478. Triono de ĝi estis pagita de la Novgoroda Ĉefepiskopo Gennadij (1484-1504).

La ĉefkonstruaĵoj de la Kremlo estas la Katedralo de Sankta Sofia kaj la arkiepiskopa/metropolitena kunmetaĵo en la nordokcidenta angulo. En la sudo de tio, trans la placo en kiu staras la Monumento al la Mil Jaroj de Rusio, estas la Novgoroda Muzeo kaj la Novgoroda Regiona Biblioteko, enhavita en kio dum la imperia periodo estis administra konstruaĵo de Novgorod. La muzeo gastigas bonan ikonokolekton kaj aliajn aĵojn de la historio de la urbo. Pluraj pli malgrandaj preĝejoj (la eklezio de la Propeto de la Dipatrino laŭ la sudokcidenta muro proksime de la Pokrovskij (Propeto) kaj Kokui-turoj, kaj la Preĝejo de Sankta Andreo Stratilates proksime de la sudorienta muro, kaj aliaj konstruaĵoj estas trovitaj sude de la muzeo, areo de la Detinetoj kiu estis forlasita parko. Ekzistas multaj referencoj en la kronikoj al jam ne konservitaj konstruaĵoj, inkluzive de kapeloj ĉe la pordegoj (ekzistis ses en la respublika periodo) kaj la Preĝejo de Sanktaj Boriso kaj Glebo, konstruita de Sitko Sitinic, kiu supozeble estas la historia fonto por la legenda Sadko. Eterna flamo al la soldatoj de la Granda patriota milito povas esti vidata ene de la okcidenta pordego de la fortikaĵo.

Publika strando estis formita inter la sudorienta parto de Kremlo kaj la Volĥov-rivero.