Veĉeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veĉeo
rekta demokratio • konferenco
konferencobalotsistemo • perioda evento
vdr
Veĉeo en Pskov fare de Viktor Vasnecov

Veĉeo (ruse вече, pole wiec, ukraine віче, beloruse веча, slavone вѣштє) estas popola konsiliĝo en mezepokaj slavaj landoj.

Verŝajne, veĉeo aperis pli frue, en slavaj gentoj, kaj restis poste en aperintaj urbetoj kaj regnoj, dividante potencon kun princoj. Rajtoj de veĉeoj ne estis klare difinitaj kaj dependis de loko. La plej grandan potencon veĉeoj havis en la Novgoroda kaj Pskova respublikoj.[1]

La vorto devenis de la praslava vorto “*věti̯o” (konsilio).[2]

Unuafoje la vorto (en la formo веште) aperis en la skribita en Bulgario Codex Suprasliensis (Kodekso de Supraśl).[3] Anstataŭ la vortoj “веште творять” (veĉeon creasveĉeon faras) en la greka originalo estas skribite “στασιάζουσιν” (ribelas). Temas pri sklavoj, kiuj malleĝe ariĝas kontraŭ sia mastro.

En Rusjo[4][redakti | redakti fonton]

En Rusjo veĉeo aperis el tradiciaj konsilioj de orient-slavaj gentoj. Kronikoj unuafoje mencias veĉeon okazintan en Belgorod en 997 (ne temas pri Belgorod en Rusio, sed pri nun ne plu ekzistanta samnoma urbo apud Kievo), en Velikij Novgorod en 1016, en Kievo en 1068.[5]

Veĉeoj okazis ne regule, sed al ili homojn speciale alvokis princo aŭ alia potenculo, kaj loĝantaro povis spontanee ariĝi kaj fari veĉeon. Ne ĉiam veĉeo okazis en iu urbo, ekzemple, novgoroda armeo malproksime de sia urbo faris veĉeon en 1228.[6] La veĉeo povas okazi ne por tuta urbo, sed por parto de ĝi, eĉ por loĝantaro de unu strato.[5]

Kiam parto de rusaj landoj ekdependis de Ora Hordo kaj princoj tie fakte fariĝis komisiistoj de ĥano de Ora Hordo, veĉeoj tie preskaŭ tute malaperis. Male, en Novgorodo princo perdis preskaŭ tutan sian potencon kaj fariĝis nur dungita militestro, do lian potencon ekhavis la veĉeo kaj postenuloj, kiujn elektis veĉeo: posadniko kaj milestro. En Pskova kaj Vjatka respublikoj, kiuj dekomence apartenis al Novgoroda lando, veĉeoj havis same grandan potencon.

Novgoroda veĉeo[redakti | redakti fonton]

«Novgoroda veĉeo. La veĉea sonorilo», Ĥudjakov V.G., 1861

En Novgorodo dum respublika tempo la urba veĉeo estis plej alta ŝtatorgano. Ĝi alvokis kaj forpelis princojn, elektis posadnikojn, milestrojn kaj ĉefepiskopojn, deklaris militojn aŭ pacojn, juĝis plej gravaj krimojn kaj faris aliajn gravajn decidojn.

Laŭ Janin Novgoodo aperis kiel federacio de kelkaj gentoj, parolantaj en diversaj slavaj kaj finn-ugraj lingvoj, kaj la komuna veĉeo aperis el la gentaj veĉeoj, kiuj ekzistis plu. Poste anstataŭ gentoj aperis la kvin distriktoj (laŭ kies nomoj eblas proponi pri diversa deveno de loĝantoj de diversaj distriktoj). Ĉiu distrikto havas propran veĉeon. La teritorio de la Novgoroda lando estis dividita en kvinonoj, kvazaŭ la sola urbo Novgorodo konsistas el kvin ĉefurboj de kvin landoj. Foje la distriktoj kontraŭstaris unu la alian kaj povas okazi pli ol unu veĉeo samtempe en diversaj lokoj, kaj ĉiuj rigardis sin urba veĉeo.[7]

La veĉeo dekomence okazadis en la kremlo, poste (almenaŭ ekde la komenco de la 13-a jarcento) precipe en la alia bordo de Volĥovo, apud la iama princa sidejo. Teorie ĉiu novgorodano rajtis kunvenigi la veĉeon, sonorigante la specialan sonorilon, sed oni plej verŝajne mortpunis lin, se oni trovis la kialon malgrava.

En 1136 la urba veĉeo unuafoje forpelis sian princon kaj alvokis alian (ĝis la alveno de la nova princo la malnovan ili enprizonigis).[8] Poste la veĉeo alvokadis princojn (precipe el Rurikidoj, sed estis ankaŭ el Gediminidoj). La princoj ne regis la urbon, ili nur estis militestroj, pro kio oni al ili pagis. Princo ne rajtis eĉ loĝi en la urbo mem kaj havis sidejon tuj apude.

Eble ekzistis malpli granda ŝtatorgano ol veĉeo, ĝi menciitas almenaŭ ekde 1330-aj, ne en rusaj kronikoj, sed en hansaj dokumentoj. Oni nomis ĝin "la sinjoroj de Novgorod", "la sinjoroj", "la konsilio". Simila organo ekzistis en la Pskova respubliko.[9]

Iom post iom la veĉeo ekhavis oligarkiajn trajtojn, en 15-a jarcento ekzistis 30-40 bojaraj familioj, kiuj fakte regis Novgorodon. Hansaj dokumentoj parolas pri la "300 oraj zonoj".

Ivano la Tria, konkerinte en 1478 Novgorodon, ĉesigis la ekzistadon de la Novgoroda veĉeo kaj la veĉean sonorilon ordonis veturigi Moskven.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Novgoroda Respubliko

Posadniko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La artikolo Veche (medieval Russian assembly) en “Britannica Online Encyclopedia” (angle).
  2. La vorto вече en Etimologia vortaro de Maks Fasmer.
  3. Заимов, Й., М. Капалдо. Супрасълски или Ретков сборник. Sofio, 1983. T. II. Ĉ. 37, 23–26.
  4. Ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro de Volodimir Pacjurko Arkivigite je 2020-12-09 per la retarkivo Wayback Machine.
  5. 5,0 5,1 La artikolo Вече en Советская историческая энциклопедия. T. 3, 410-411.
  6. La Unua Novgoroda kroniko, la aĝa kaj malaĝa versioj (“Izvod”), serĉu skribaĵon por la jaro 1044 (“В лЂто 6736 [1228]”).
  7. Янин, Валентин Лаврентьевич. [2008] Очерки истории средневекового Новгорода (ruse). Moskvo: Языки славянских культур. ISBN 978-5-9551-0256-6.
  8. La Unua Novgoroda kroniko, la aĝa kaj malaĝa versioj, serĉi la jaron 1036 ("Въ лЂто 6644 [1136]").
  9. (2015) “СОВЕ́Т ГОСПО́Д”, Granda Rusia Enciklopedio 30 (ruse). ISBN 978-5-85270-367-5.