Muziko de Alĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Souad Massi

Muziko de Alĝerio estas foje konsiderata sinonima de raiinter eksterlandanoj; fakte tiu muzika ĝenro atingis grandan popularecon en Francio, Hispanio kaj aliaj partoj de Eŭropo. Dum kelkaj jarcentoj tamen Alĝeria muziko estis dominata de stiloj heredataj el Al-Andalus, eventuale formante unikan Nordafrikan miksaĵon de tiuj poeziaj formoj. Alĝeria muziko inkludis stilojn nomitajn nuuba kaj ties derivaĵoj rabaab kaj haŭzii.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muziko ĉaabi estas tipe alĝeria muzikĝenro karakterizita de specifaj ritmoj kaj de kacidate (popolaj poeziaĵoj) en araba dialekto. La senduba mastro de tiu muziko estas El Hadj M'Hamed El Anka. La stilo el Konstantino nome maluf estis savita de muzikistoj kiaj Mohamed Tahar Fergani.

El Hadj M'Hamed El Anka.
Cheb Khaled nome reĝo de la stilo raj.

Popolmuzikaj stiloj inkludas tiujn de la Beduena muziko, karakterizata de la poeziecaj kantoj bazitaj sur longaj kacida (poeziaĵoj); de Kabila muziko, bazita sur riĉa repertorio de poezio kaj malnovaj rakontoj pasitaj tra generacioj; de ŝaŭija muziko, nome folkloro el diversaj areoj de la montaro Aŭrezo. Rahaba muzika stilo estas unika en Aŭrezo. Souad Massi estas fama popolkantistino de Alĝerio. Aliaj alĝeriaj kantistoj en la diasporo estas Manel Filali en Germanio kaj Kenza Farah en Francio. La tergia muziko estas kantata en tuaregaj lingvoj ĝenerale, Tinariwen havis tutmondan sukceson. Fine, la staifi muziko naskiĝis en Setif kaj restas unika stilo de sia tipo.

Moderna muziko estas disponebla en kelkaj diversaj stiloj, Rai estas la stilo tipa de Okcidenta Alĝerio. La alĝeria repo, relative ĵusa stilo en Alĝerio, espertas gravan kreskon.

Gravaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeiĥ Larbi Ben Sari, komponisto kaj muzikisto el la skolo de Tlemcen de Alandalusa muziko
  • Abdelkrim Dali, mastro de klasika muziko haŭzii
  • El Hadj Mohamed El Anka, mastro de klasika muziko ĉaabi
  • Ĉeiĥ Mohamed El Gafur, muzikisto el la skolo de Tlemcen de haŭzii
  • Mohamed Tahar Fergani, muzikisto kaj mastro klasika stilo maluf
  • El Haĉemi Geruabi, muzikisto kaj reformisto de de klasika stilo ĉaabi
  • Fadela Dziria, kantisto de klasika muziko haŭzii
  • Kamel Mesaudi, kantisto de ĉaabi
  • Ŭarda Al-Jazairia, kantisto de klasika araba orienta muziko
  • Dahmane El Harraĉi, kantokomponisto de ĉaabi
  • Zaho, kantisto de alĝeria R&B baze en Kanado.
  • Souad Massi kantistino, komponistino kaj gitaristino loĝanta en Francio
  • Karim Abranis kantisto, komponisto kaj gitaristo loĝanta en Francio
  • Khaled, reĝo de Rai, kantisto, komponisto loĝanta en Francio
  • Raĉid Taha, baze en Francio. Lia muziko miksas rok, punk kaj tekno kun tradiciaj arabaj instrumentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Morgan, Andy. "Music Under Fire". 2000. In Broughton, Simon and Ellingham, Mark with McConnachie, James and Duane, Orla (Ed.), World Music, Vol. 1: Africa, Europe and the Middle East, pp 413–424. Rough Guides Ltd, Penguin Books. ISBN 1-85828-636-0
  • Morgan, Andy. "Bards of Immigritude". 2000. In Broughton, Simon and Ellingham, Mark with McConnachie, James and Duane, Orla (Ed.), World Music, Vol. 1: Africa, Europe and the Middle East, pp 425–427. Rough Guides Ltd, Penguin Books. ISBN 1-85828-636-0
  • La Chanson de l'exil ; les voix natales (1939–1969), Rachid Mokhtari, Alger, Casbah Éditions, 2001
  • Chants kabyles de la guerre d'indépendance, Mehenna Mahfoufi, Éditions Séguier, 2002.
  • Les grands maîtres algériens du cha’bi et du hawzi, diwan arabe-kabyle, textes transcrits, traduits et annotés sous la direction de Rachid Aous, Éditions El Ouns/Unesco, Paris, 1996.
  • Bezza Mazouzi La musique algérienne et la question raï, Richard-Masse, Paris, 1990.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]