Eduard Mybs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mybs)
Eduard Mybs
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1858 (1858-12-30)
Morto 4-an de junio 1923 (1923-06-04) (64-jaraĝa)
en Altona
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoGermanio
Okupo
Okupo esperantistokuracisto
vdr

Eduard MYBS (mibs), (naskiĝis en la 30-a de decembro 1858, mortis je 4-a de junio 1923 en Altona apud Hamburgo) estis germana esperantisto, d-ro pri medicino kaj kuracisto.

Ekde 1904 li estis esperantisto. Li estis membro de la Lingva Komitato, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto kaj de la 1-a UK 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro, prezidanto de 4-a UK 1908 en Dresdeno 1908.

La "Kvaro por la Kvara" (de maldekstre E. Mybs, Albert Schramm, Marie Hankel kaj Heinrich Arnhold) kun la gesinjoroj Zamenhof, UK 1908

De 1906, do ekde la fondiĝo, ĝis 1912 li servis kiel prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (nomo ĝis 1909: Germana Esperantista Societo). Same li oficis kiel prezidanto de la unua Esperanto-grupo de Hamburg-Altona kaj de la Nordalbinga Ligo. Li faris multajn paroladojn kaj multajn kursojn en ĉiuj partoj de Germanio, kaj verkis artikolojn interalie por gazetoj kaj jarlibroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
1906 - 1912Adolf Reinking