Mátyás Tímár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mátyás Tímár
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1923 (1923-07-10)
en Mohács
Morto 16-an de februaro 2020 (2020-02-16) (96-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto • bankisto • universitata instruisto
vdr

Mátyás Tímár [mAtjAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Timár Mátyás estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto.

Mátyás Tímár [1] naskiĝis la 10-an de julio 1923 en Mohács, li mortis la 16-an de februaro 2020.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mátyás Tímár frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li laboris en diversaj fabrikoj. Li aliĝis al la sindikato kaj socialdemokratoj en 1943. En la sekva jaro li estis trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li lernis juron en la universitato, poste li havis postenojn en financaj laborejoj. Li estis ministro pri financo inter 1962 kaj 1967 (poste vicĉefministro), li partoprenis en planado de Nova ekonomia mekanismo. En 1969 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. Inter 1975 kaj 1988 li gvidis Hungaran Nacian Bankon. Li pensiuliĝis en 1988.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gazdaságpolitika Magyarországon 1967-1973
  • Reflections on the Economic Development of Hungary 1967-1973 (ankaŭ ĉine en 1975)
  • Gazdasági egyensúly és pénzügyek (1983)
  • Válság, váltás, változások 1979-1994
  • A Magyar Nemzeti Bank története I-III. kötet (Historio de Hungara Nacia Banko 1-3 volumoj), (1993-2004)
  • Jegyzetek az oldalvonalról 2000-2010 (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]