Městys Bílá Voda (1880 Bílá Voda (městec), germaneWeißwasser Markt, poleMiasteczko Biała Woda) estas parto de municipo Bílá Voda en distrikto Jeseník en Ĉeĥio. Ĝi situas en katastra teritorio de Bílá Voda u Javorníka kun areo 12,83 km². Vivas ĉi tie 214 loĝantoj (2021).
Memstara domaro Městys Bílá Voda estiĝis en la jaro 1748 pro avanco de norda parto de ĝisnun memstara municipo Bílá Voda al kampurbo (urbeto). En tiu ĉi parto troviĝis ĉefa institucio de la vilaĝo, la piarista hejmo kun preĝejo. Sed sekve de randa situo la urbeto neniam akiris urban karakteron. Ĝi principe estis kunligita kun historio kun Ves Bílá Voda (priskribita komune en artikolo Bílá Voda).
En Městys Bílá Voda estas registritaj 48 adresoj, plejparte numeroj orientigaj (daŭraj objektoj). Dum kalkulado de popolo en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 40 domoj, el tio 30 daŭre loĝigitaj.