Saltu al enhavo

Vidnava malaltebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidnava malaltebenaĵo
ĉeĥe Vidnavská nížina
malaltebenaĵo
Vidnavaj marĉoj en Vidnava malaltebenaĵo
Oficiala nomo: Vidnava malaltebenaĵo
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Sudeta cismontaro
Najbaraj unuoj Riĥleba montaro, Žulova montetaro
Akvejo Vidnavka, Kladska Niso, Odro
Supermara alteco 397,2 m s. m.
Plej alta punkto
 - situo Spálený kopec
Areo 49,97 km² (4 997 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Geografio

Vidnava malaltebenaĵo (ĉeĥe Vidnavská nížina) estas geomorfologia tutaĵo en sudorienta parto de Sudeta cismontaro, situanta en distrikto Jeseník en Regiono Olomouc. La malaltebenaĵo ricevis sian nomon laŭ urbo Vidnava.

Situo kaj setlejoj

[redakti | redakti fonton]

La tutaĵo etendiĝas en triangulo inter municipoj Bílá Voda (sur nordokcidento), Uhelná (sur sudo) kaj Bernartice (sur oriento). Interne de la tutaĵo situas urbo Javorník. Malgranda memstara parto de Vidnava malaltebenaĵo apartigita de la resto per terlango de Žulova montetaro situas norde de municipo Velká Kraš[1] Oriente ĝi estas limigita de la ĉeĥa-pola ŝtatlimo.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vidnavská nížina na Mapy.cz