Saltu al enhavo

Néstor Luján

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Néstor Luján
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1922 (1922-03-01)
en Mataró
Morto 22-an de decembro 1995 (1995-12-22) (73-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
verkisto
restoraciestro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Néstor LUJÁN y Fernández (Mataró, 1a de marto 1922 - Barcelono, 22a de decembro 1995) estis hispana ĵurnalisto, gastronomo kaj verkisto. Li gradiĝis en Filozofio kaj Beletroj en 1943, atingis titolon de ĵurnalisto en 1952 en la Oficiala Altlernejo de Ĵurnalismo, en kiu li poste estis profesoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Parto de la teamo de Destino en la 1940-aj jaroj. De maldekstro dekstren, Joan Teixidor, Manuel Brunet, Josep Vergés, Néstor Luján kaj Josep Pla.

Li ekkarieris en 1943 en la ĉiusemajna revuo Destino, verkante dekomence ĉefe pri kuirarto kaj vojaĝoj. En 1958 li estis nomumita direktoro de Destino, sed li devis elposteniĝi en aprilo 1969 plenumante kondamnon de la politika juĝinstanco Tribunal de Orden Público. Post jaroj la gazeto iĝos iom kontraŭdiktatura kaj li reiĝis kundirektoro kun Xavier Montsalvatge ĝis 1975.

En 1952, Néstor Luján eklaboaris en El Noticiero Universal. Li estis direktoro ankaŭ de la prihistoria gazeto Historia y Vida el 1975 ĝis 1992. Néstor Luján verkis pli ol 25 mil artikolojn kaj ĉirkaŭ 80 librojn. Krom ĉe la jam menciitaj publikaĵoj, li kunlaboris ankaŭ, inter aliaj, en La Vanguardia, El Observador, Jano kaj Avui, ĉefe artikolojn pri gastronomio, vojaĝoj kaj historio.

En 1987 li ekkarieris kiel romanisto, nome por historiaj romanoj, kaj publikigis La belle èpoque kaj Decidnos, ¿quién mató al conde? (Diru al ni, kiu murdis la grafon?), romano de historia fikcio kun agado en la Hispanio de la reĝo Filipo la 4-a kaj centrita en tiama grava poeto kaj politikisto nome Juan de Tassis, grafo de Villamediana, murdita en misteraj cirkonstancoj, per kiu li ricevis la Premion Internacional de Novela de la eldonejo Plaza y Janés. En 1991 li iĝis finalisto de la Premio Planeta pro Los espejos paralelos (La paralelaj speguloj).

Post lia morto, la Biblioteko de Katalunio akiris liajn personajn bibliotekon kaj arkivon, krom kolekton de kristnaskaj gratulkartoj kaj menukartoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De Toros y Toreros (1946)
  • Historia del Toreo (1954)
  • Libro de la Cocina Española kun Juan Perucho (1970)
  • Y Mussolini creó el Fascismo kun Luigi Bettonica (1971)
  • El libro de la Cocina Española (1977)
  • Viajes por las Cocinas del Mundo (1983)
  • La Cocina Moderna con su Tim Lujan (1985)
  • Diccionario Luján de gastronomía catalana (1990)
  • Los Fantasmas del Trianon (1995)
  • Los placeres de la sobremesa. Café, copa y puro (1991)
  • El libro del café (1984)
  • El menjar (1979)
  • El libro del chocolate (1979)
  • Carnet de ruta (1982)
  • El arte de comer (1983)
  • El libro del brandy y los destilados (1985)
  • Historia de la gastronomía (1988)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Decidnos, ¿quién mató al conde? (1987), premio Internacional Plaza y Janés.
  • Por ver mi estrella María (1988).
  • La puerta de Oro (1990).
  • Los espejos paralelos (1991), finalisto de la Premio Planeta de Novela 1991.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]