Naĥiĉevana Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naĥiĉevana Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko
16-a de marto 1921 – 17-a de novembro 1990

aŭtonoma respubliko de Sovetio • eksa administra teritoria unuo • vasala ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
293 875
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Naĥiĉevana Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko aŭ pli mallonge Naĥiĉevana ASSR (azerbajĝane Naxçıvan Muxtar Sovet Sosyalist Respublikası, ekde la 1940-aj jaroj per cirila alfabeto Нахчыван Мухтар Совет Сосјалист Республикасы) estis aŭtonoma respubliko ene de la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko (Azerbajĝana SSR), unu el la respublikoj de Sovetunio. Ĝi estis kreita la 16-an de marto 1921 kaj iĝis parto de la Azerbajĝana SSR la 9-an de februaro 1924.

Ekde la 1940-aj jaroj, kiam la azerbajĝana latina alfabeto estis anstataŭigita per cirila, la flago sube montrata maldekstre ne plu uziĝis, sed anstataŭe variaĵo de la flago de Sovetunio, al kies simbolo de stelo kaj falĉilo maldekstre (heraldike dekstre) supre estis aldonita la nomo Нахчыван МССР en oraj literoj kaj malhelblua strio sube (la malhelblua strio idente aperis sur la flago de la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko).

Historiaj flagoj[redakti | redakti fonton]