Nacia Biblioteko kaj Arkivoj de Kebekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Biblioteko kaj Arkivoj de Kebekio
biblioteko
Grande Bibliotheque 02.jpg

LandoKanado
Situo475, boulevard de Maisonneuve Est
Montrealo, Kebekio
H2L 5C4
- koordinatoj45° 30′ 55″ N, 73° 33′ 44″ U (mapo)45.51538-73.56234Koordinatoj: 45° 30′ 55″ N, 73° 33′ 44″ U (mapo)

Estiĝo29-a de aprilo 2005 (2005-04-29)
DirektoroJean-Louis Roy

BibliotekotipoNaciaj biblioteko kaj arkivoj

Budĝeto92 000 000 C$
Nacia Biblioteko kaj Arkivoj de Kebekio

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Bibliothèque et Archives nationales du Québec [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La Granda Biblioteko-Konstruaĵo

La Kebekia Nacia Biblioteko kaj Arkivoj ( france Bibliothèque et Archives nationales du Québec; BAnQ mallonge) estas Kebekia registara organizo kiu administras la deponaĵon kaj naciajn arkivojn de la provinco kaj ĝian nacian bibliotekon, situantan en la Grande Bibliothèque en Montrealo. La organizo estis fondita per la fuzio de la National Bibliothèque du Québec (BNQ) kaj la Archives nationales du Québec en 2006.

La biblioteko reklamas kaj konservas Kebeki-rilatajn heredaĵmaterialojn kaj ankaŭ disponigas publikbibliotekservojn. La organizo funkciigas bibliotekojn kiuj estas malfermaj al la publiko. Montrealo enhavas la Grande Bibliothèque, kies konstruado komencis en 2001 kaj estis malfermita al publiko en 2005, BAnQ Vieux-Montréal, kiu malfermiĝis en 1971, kaj BAnQ Rosemont- La Petite-Patrie, kiu estis establita en 1948 kaj renovigita en 1996, kie troviĝas la oficejojn de la administracio. Krome, la organizo funkciigas bibliotekojn en Gaspé (establita en 2010), en Gatineau (establita en 1977), en la Universitato de Laval en Kebekurbo (1920), en Rimouski (1979), en Rouyn-Noranda (1980), en Saguenay (1978), En Sept-Îles (1981), en Ŝerbruko (1979) kaj en Trois-Rivières (1977).

La kolekto de la biblioteko inkludas kopiojn de ĉiuj verkoj publikigitaj en Kebekio, same kiel verkoj kiuj traktas Kebekion aŭ estis verkitaj fare de artistoj de Kebekio. La Nacia Arkivo de Kebekio estis fondita la 2-an de septembro 1920 kaj la unua direktoro de la organizo estis Georges-Pierre Roy.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]