Saltu al enhavo

Nacia Parko Kampinos

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Kampinos
nacia parko de Pollando, turisma celloko [+]

LandoPollando
ProvincoMazovia provinco

Koordinatoj52° 19′ 0″ N, 20° 34′ 0″ O (mapo)52.3166666720.56666667Koordinatoj: 52° 19′ 0″ N, 20° 34′ 0″ O (mapo) [+]
Akvokolektejo385,44 km² (38 544 ha) [+]
Areo385,44 km² (38 544 ha) [+]

Nacia Parko Kampinos (Pollando)
Nacia Parko Kampinos (Pollando)
DEC
Map
Nacia Parko Kampinos

Vikimedia Komunejo:  Kampinos National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Emblemo de la Parko
Marĉo en parko Kampinos

Nacia Parko Kampinos (pole Kampinoski Park Narodowy) estas nacia parko en la mez-orienta parto de Pollando (Mazovia Provinco), nordokcidente de Varsovio. Ĝi kovras 385,44 km­² da tersurfaco, el kio 46,38 km² estas strikte protektataj. Oni komencis krei la rezervejojn, kiuj finfine en 1959 fariĝis la parko kun komence areo de 407 km², en la 1930-aj jaroj.

La parko situas ĉe la plej granda kuniĝo de riveroj en Pollando, kie la rivervaloj Vistulo, Okcidenta Bugo, Narevo, Wkra kaj Bzura kunvenas. Mankas lagoj en la parko (sed troviĝas marĉoj kaj sablaj dunoj); la plej granda rivero interne de la parko estas Łasica, kiu agas kiel kanalo. La parko kaj la apudaj valoj enhavas abundan kaj diversan flaŭron kaj faŭnon. Interalie oni reenkondukis tien la alkon, kiu rolas kiel simbolo de la parko, en 1951, la kastoron en 1980, kaj la linkon en 1992. La plej abunda arbo estas la pino.

Alko en la parko

Ankaŭ la homa kulturo de la parko riĉas. La komponisto Frederic Chopin naskiĝis en Żelazowa Wola, apud la parko.

En januaro 2000 la regiono aldoniĝis al la Unesko-listo de biosferaj rezervejoj.

Turistojn oni bonvenigas al la piedaj, biciklaj, kaj skiaj vojetoj de la parko. Eblas ankaŭ lui ĉevalon kaj rajdi laŭ 360 kilometroj da padoj tra la arbaroj. Troviĝas ankaŭ 200-kilometra bicikla pado.

Dua mondmilito

[redakti | redakti fonton]

Ekestis multaj tombejoj, kun la loko apud Palmiry kie germanoj mortpafis milojn da varsovianoj, inter ili estis Adamo Zamenhof. 3.08.1944: en batalo de Kampinos-arbaro Wehrmacht perdis 70 soldatojn, kaj poloj ĉirkaŭ 10

Bazita sur la artikolo en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

52° 19′ N 20° 34′ O / 52.317 °N, 20.567 °O / 52.317; 20.567 (mapo)