Nacia biblioteko de Kimrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia biblioteko de Kimrio
biblioteko

LandoUnuiĝinta Reĝlando
SituoAberystwyth
- koordinatoj52° 24′ 52″ N, 4° 4′ 6″ U (mapo)52.414384-4.068469Koordinatoj: 52° 24′ 52″ N, 4° 4′ 6″ U (mapo)

Estiĝo1916

Nacia biblioteko de Kimrio (Kimrio)
Nacia biblioteko de Kimrio (Kimrio)
DEC

Nacia biblioteko de Kimrio (Britio)
Nacia biblioteko de Kimrio (Britio)
DEC
Map
Nacia biblioteko de Kimrio

Vikimedia Komunejo:  National Library of Wales [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Nacia biblioteko de Kimrio (kimre Llyfrgell Genedlaethol Cymru; angle National Libraray of Wales) estas la nacia biblioteko kaj la laŭleĝa deponeja biblioteko de Kimrio. La biblioteko, fondita en 1907, situas en la urbo Aberystwyth, la ĉefurbo de distrikto Ceredigion. La kolekto de la biblioteko nombras 5 milionojn da libroj, unu milionon da mapoj, ĉirkaŭ 800 000 bildojn kaj 50 000 artaĵojn. La ĉeftasko de la biblioteko estas konservi kaj dokumenti ĉiujn aspektojn de kimra kulturo kaj historio kaj eksponi ilin por uzo de la ĝenerala publiko kaj la akademia esplorkomunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1873 komisiono estis establita kiu rekomendis la establadon de kimra nacia biblioteko. En 1905 la parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando fiksis buĝeton por la establado de nacia biblioteko kaj kimra nacia muzeo. David Lloyd George proponis lokalizi la bibliotekon en Aberystwyth, ĉar la librejo de la loka universitato jam komencis formuli nacian kolekton. La 19-an de marto 1907, reĝa ĉarto estis subskribita por establi la bibliotekon. La 15-an de julio 1909, reĝo Georgo la 5-a metis la bazŝtonon por la bibliotekkonstruaĵo, kiu estis malfermita al publiko nur en la festotago de Sankta Davido, la 1-an de marto 1916.

La Kopirajto-Leĝo de 1911 permesis al la biblioteko peti kopion de iu materialo publikigita en Britio en la biblioteko, sed ĝi povis nur postuli deponaĵon de materialoj ligitaj al Kimrio aŭ kelta kulturo. En 1987 ĝia statuso estis komparita kun tiu de la aliaj deponaĵbibliotekoj en Britio: la biblioteko Bodleian en Oksfordo, la Kembriĝa Universitata Biblioteko, la biblioteko Trinity College en Dublino kaj la nacia biblioteko de Skotlando. En 1913 la biblioteko adoptis la klasifikon de la kongresa biblioteko kaj estis la unua en Britio se temas pri adopti tiun katalogan metodon.

Dum Dua Mondmilito, inter la 18-a de julio 1940 kaj la 23-a de majo 1945, Britio deponejigis la plej gravajn verkojn de la regno en sekreta kaverno ene de la Kimria biblioteko. La verkoj enhavitaj tie por konservado inkludas keltaj kronikoj, La Magna Carta, Manuskriptojn de Jeffrey Chaucer, John Wycliffe, William Shakespeare, William Turner, Leonardo da Vinci kaj Mikelanĝelo kaj korespondado de Britaj Reĝoj kun personecoj kiel Francis Drake, Francis Bacon, Oliver Cromwell, Horace Nelson, Robert Scott kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]