Najwa Alimi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Najwa Alimi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1993 (1993-11-30) (30-jaraĝa)
Ŝtataneco Afganio
Okupo
Okupo ĵurnalisto • homrajta aktivulo
vdr

Najwa Alimi (darie/perse نجوا علیمی, prononco pli-malpli [NAĜva aLI:mi]) estas afgania ĵurnalistino kaj aktivulino. En 2019 la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") honorigis ŝin per la Per Anger-premio, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Per Anger (1913–2002) estis sveda diplomato kiu dum la dua mondmilito en Budapeŝto savis multajn judojn de la Holokaŭsto.