Nana sfera galaksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NGC 147, nana sfera galaksio de la Loka Grupo
La nana galaksio UGC 5470 estas la pala svaga makulo, dekstre de la blua stelo RegulusLeona)

Galaksio estas klasifikata nana sfera galaksio kiam ĝiaj steloj distribuiĝas pli malpli laŭ sfero kaj kiam ĝi estas relative malgranda, tie estas entenanta kelkajn milionojn al kelkajn centojn da milionoj da steloj.

Tiuj galaksioj konsistas la plimulton el la galaksioj de la Loka Grupo kaj orbitas en la najbaro de Lakta Vojo, je distanco de kelkaj kiloparsekoj. Oni konas dekduon da ili, ilia averaĝa angula diametro estas 30 angulaj minutoj kaj iliaj steloj povas esti individue distingitaj.

Estas tre malnovaj objektoj, malmulte evoluiĝintaj. Iliaj steloj estas malriĉaj je pezaj elementoj, kaj montras ecojn similajn al tiuj de la globaj stelamasoj.

Estas malfacila distingi ilin dis'de la ĉiela fono de la haloo. Ilia deveno estas pridiskutata: restaĵoj de la kolizio de du galaksioj, kiuj formis nian Laktan Vojon, aŭ individua formiĝo pro diseriĝo de la pragalaksia nubo.

Studo de movoj de iliaj steloj pensigas, ke la nanaj sferaj galaksioj entenus ian kvanton da malluma materio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]