Naoto Sato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Naoto Sato (japane : 佐藤直人 , Satō Naoto) estas japana amatora astronomo naskiĝinta en 1953.

Komentisto en planetario, li multe faris por divastigi intereson pri astronomio en Japanio. Li subtenas la "ARISS" (Amateur Radio on the International Space Station ; Amatora Radio ĉe la Internacia Kosmostacio), programo, kiu permesas, ke studentoj senpere interparolas kun la kosmonaŭtoj de la Internacia Kosmostacio.

De 1995, li malkovris aŭ kunmalkovris 124 asteroidojn[1] (inter kiuj 18 kun sia kolego, Takeshi Urata) elde sia propra observatorio en Ĉiĉibu (Gubernio Saitama), kaj li antaŭ-malkovris la kometon C/1989 Y2 (McKenzie-Russell).

La asteroido 6025 Naotosato[2] ricevis lian nomon en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. JPL Small-Body Database Browser 6025 Naotosato (angle)