27918 Azusagawa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
27918 Azusagawa
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 27918 Azusagawa
Aliaj nomoj 1996 VJ4 ; 1997 YS8
Nomita laŭ Azusa River vd
Malkovro
Malkovrinto Naoto Sato
Dato de malkovro 6-a de novembro 1996
Loko de malkovro Ĉiĉibu (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
479,502 Gm (3,205 AU)
448,229 Gm (2,996 AU)
510,774 Gm (3,414 AU)
Discentreco 0,06522
Meza anomaliangulo 234,081°
Epoko : 31-a de julio 2016
Klinangulo 14,177°
Periodo 2096,021 tagoj (5,739 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
235,787°
Argum. de periapsido 96,036°
Terdistanco
- Minimuma

303,776 Gm (2,031 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 10,788 ± 0,253 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,055 ± 0,011
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,9
vdr

27918 Azusagawa estas malgranda, malhela asteroido de la ekstera ĉefa asteroida zono malkovrita la 6-an de novembro 1996 de la japana amatora astronomo Naoto Sato elde la observatorio de Ĉiĉibu (gubernio Saitama, Japanio).

Kalkulita por la epoko 2457600.5 (31-a de julio 2016 TDB), ĝia orbito granda duonakso estas 3,20527095 astronomiaj unuoj ; ĝi do tiam orbitas ĉ 788 500 km trans la arbitra limo de 3,2 AU inter la tiel nomataj meza kaj ekstera asteroidaj zonoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la rivero Azusa (japane : 梓川 ; Azusa-gawa), longa de 65 km, kiu fluas de la Hida montaro, la tiel nomata "Nordaj Alpoj", tra Macumoto (gubernio Nagano). En "Koĝiki", la plej malnova japana historia libro, Azusa-gawa estas notita kiel limo inter landoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (27001 – 28000)Poste:
27917 Edoardo27918 Azusagawa(27919) 1996 VP4