Napalm Death

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Napalm Death
Persona informo
TTT
Retejo http://www.napalmdeath.org
vdr

Napalm Death (eo: napalma morto) estas grinckerna kaj deathgrind muzikgrupo de Birmingham, Anglio [1]. La grupo estas konata kiel pioniro de la grinckerna stilo, kaj havas kantotekstojn kiuj tendencas trakti politikajn temojn kaj kontraŭfaŝismon. La bando publike subtenas anarkiismon [2], humanismon [3], socialismon [4] kaj bestajn rajtojn [5].

La bando estis fondita en 1982. Dum siaj fruaj jaroj, Napalm ludis ĝisostan punkon kiu ne estis precipe ekstrema. Poste, ĝi integrigis elementojn de ekstrema metalo en siaj kantoj. La rezulto estis la evoluo de nova speco de metalo, kiu estas nomita la "grindcore" stilo. En pluraj de la albumoj de la grupo, plejparte inter 1994-1998, ĝi prirezignis la grindcore stilon, por ludi mortmetalon [6]. En postaj albumoj, la grupo alportis reen elementojn de grindcore, kaj komencis ludi deathgrind [7].

Ilia kanto You Suffer gajnis aperon en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej mallonga kanto iam registrita (1.316‏ sekundoj).

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

Eksaj bandanoj[redakti | redakti fonton]

  • Lee Doria
  • Jesse Pintado
  • Justin Broderick
  • Bill Steer
  • Phil Wayne
  • Nicholas James Bullen
  • Jim Whiteley
  • Mills Rutledge

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Scum (1987)
  • From Enslavement to Obliteration (1988)
  • Harmony Corruption (1990)
  • Utopia Banished (1992)
  • Fear Emptiness Despair (1994)
  • Diatribes (1996)
  • Inside The Torn Apart (1997)
  • Words From The Exit Wound (1998)
  • Enemy of The Music Business (2000)
  • Order of The Leech (2002)
  • Leaders Not Followers: Part 2 (2004)
  • The Code Is Red... Long Live The Code (2005)
  • Smear Campaign (2006)
  • Time Waits For No Slave (2009)
  • Utilitarian (2012)
  • Apex Predator - Easy Meat (2015)
  • Throes of Joy in the Jaws of Defeatism (2020)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Barcinski, André & Gomes, Silvio (1999). Sepultura: Toda a História. São Paulo: Ed. 34. (ISBN 85-7326-156-0)ISBN 85-7326-156-0
  • Mudrian, Albert (2004). Choosing Death: the Improbable History of Death Metal and Grindcore. Los Angeles, CA: Feral House.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Por la evoluo de la mortmetalo kaj grindcore ekstremaj muzikĝenroj, vidu Mudrian, A., 2004, Choosing Death: The Improbable History of Death Metal & Grindcore, Feral House, Los Angeles.
  2. Bring Out Your Dead: Cathedral's Lee Dorrian Interviewed. Alirita 13a de Januaro 2020.
  3. The Extreme Humanity of Napalm Death's Marc Greenway.
  4. Lawson, Dom, "Napalm Death: playing fast and furious", 26a de Januaro 2012.
  5. . 5 things that Napalm Death and The Pussycat Dolls have in common (2a de Majo 2013). Arkivita el la originalo je 6a de Majo 2013. Alirita 10a de Junio 2020.
  6. It's Official: CANNIBAL CORPSE Are The Top-Selling Death Metal Band of the SoundScan Era. blabbermouth.net (17a de Novembro 2003). Arkivita el la originalo je 2a de Decembro 2003. Alirita 3 May 2008.
  7. Napalm Death ĉe Allmusic

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]