Saltu al enhavo

Navghar-Manikpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navghar-Manikpur
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 18° 31′ N, 73° 0′ O (mapo)18.518372.9956Koordinatoj: 18° 31′ N, 73° 0′ O (mapo) [+]
Alto 19 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Navghar-Manikpur (Maharaŝtro)
Navghar-Manikpur (Maharaŝtro)
DEC
Situo de Navghar-Manikpur

Map

vdr

Navghar-Manikpur, marate नालासोपारा estas urbego kaj municipo ene de urbaro de Mumbajo, en distrikto de Thane, en subŝtato Maharaŝtro en federacia ŝtato Barato. Ĝi estas antaŭurbo de Vasai-Virar.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Navghar-Manikpur en 2001 havis 116 700 da loĝantoj kun legopovo 83%, signife pli alta, ol la meza landa averaĝo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Navghar-Manikpur situas sur la marborda ebenaĵo ĉirkaŭ 10 m super la marnivelo. La Araba Maro etendiĝas tre proksime. Vasai-Virar troviĝas nur 6, Nallasopara 8, distrikta sidejo Thane 24, Bivandi 25, Kaljan-Dombivali 35, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 45, tutlanda ĉefurbo Delhio 1121, Kolkato 1651 kilometrojn.

En 1817 tiu teritorio estis transprenita fare de la britoj. La regado daŭris ĝis la sendependiĝo en 1947.

La oficiala lingvo estas la marata lingvo. Inter la minoritataj lingvoj menciindas la guĝarata kun 24% kaj la hindia kun 18%.

3 fervojaj linioj kuras al Navghar-Manikpur el Nallaopara, Thane kaj Mumbajo. 3 ĉefvojoj kaj kelkaj flankovojoj atngas la urbegon. La plej proksima flughaveno funkcias en Mumbajo.

Navghar-Manikpur havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musono. Dum 7 monatoj regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter junio-septembro). Jare pluvas meze po 2434 mm, inter novembro-aprilo praktike neniam pluvas. La meza ĉiujara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-36 °C.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • WikiTrans